2010-04-16

Enketo (2010.04.16) pri kolombia prezidento elektota en 2010

Kiel anoncite hieraŭ, hodiaŭ publikiĝis la rezultoj de nova enketo farita de "Ipsos - Napoleón Franco", komisiita far pluraj amaskomunikiloj (radio www.rcnradio.com, revuo www.semana.com.co kaj aliaj asociiĝintaj). Jen la rezultoj:

La enketo estis farita kun persona ĉeesto (ne telefone kiel tiu publikigita hieraŭ) la 13-an kaj 14-an de aprilo. Alia grava diferenco kun la enketo publikigita hieraŭ estas ke la hodiaŭa estis farita en pli da urboj disaj en la lando.
Aperas tri kandidatoj malpli diskonitaj (Araújo, Calderón kaj Devia) kiuj antaŭe havis 1% aŭ malpli (kaj tial mi ne montris ilin). Tamen, konsiderendas ĉiel ke la statistika erarmarĝeno (cirkaŭ 3%) faras, proporcie, pli dubigaj la elcentojn de la ses kandidatoj kun plej malaltaj elcentoj, kaj precipe de tiuj tri (Araújo, Calderón kaj Devia), kiuj havas malpli da apogo far pli grandaj politikaj partioj kaj malpli da publico ol Pardo, Petro kaj Vargas.

Pli pri la temo, ĝia evoluo: en antaŭaj blogafiŝoj: [1], [2], [3], [4], [5], [6] kaj [7].

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361