Lingvaj nuancoj: adjektivo antaŭe aŭ poste
Okaze de la libro-tradukado [2],[1], mi rimarkas pli lingvajn aferojn kaj nuancojn pri kiuj mi ne multe pripensis.
Nun mi pritraktas jenan aferon: Nuanco de frazo en Esperanto kiam la ordo estas SUBSTANTIVO + ADJEKTIVO, kompare kun kiam la ordo estas ADJEKTIVO + SUBSTANTIVO.
Foje oni preferas unu ordon aŭ la alian, ĉefe pro kutimo, pro bonsoneco, aŭ imitante la ordon en iu "natura" lingvo, sed oni ofte ne pensas pri efiko sur la signifnuancon, krom -eble- emfazo de la adjektivo kiam ĝi aperas post la substantivo (kompare al kiam ĝi aperas antaŭe).
Mi pensas ke simile ni agas en la Hispana, tamen, mi rimarkas sencdiferencon, ekzemple inter jenaj hispanlingvaj frazoj:
A- "Verificamos si nuestras tropas estuvieron allí"
B- "Verificamos si tropas nuestras estuvieron allí"
En Esperanto la respektivaj frazoj estas:
A'- "Ni kontrolis ĉu niaj trupoj estis tie"
B'- "Ni kontrolis ĉu trupoj niaj estis tie"
Mi kiel parolanto de la hispana (kolombia hispana) perceptas jenan sencdiferencon: La frazo A per nuestras tropas ŝajnas temi pri: (ĉiuj) niaj trupoj [iel tuteca]; dum la frazo B per tropas nuestras ŝajnas temi pri: (kelkaj el) niaj trupoj; aŭ kvazaŭ se estus: trupoj (el (tiuj)) niaj.
Ĉu samaj nuancoj ekzistas en Esperanto inter A' kaj B'? kaj kion pri aliaj lingvoj?
4 Komentoj:
Saluton.
Mi, kiel hispano, uzas la adjektivon kaj antaŭ la nomo kaj post la nomo.
Mi jam kutimis al la uzado de adjektivoj antaŭ la nomo en Esperanto, sed mi ankaŭ preferus uzi ilin post ĝi, spite la nuanco.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/aliaj.html
Bonvolu legi tion de Bertilo:
Iuj provas uzi posedan pronomon kiel postpriskribon por nuligi la difinecon: Amiko mia estas Anglo. Tio estas iel logika, ĉar veraj difiniloj ĉiam staras antaŭ sia O-vorto. Tia uzo tamen ne estas ĝenerale akceptita, kaj ne ĉiuj komprenas, ke la nekutima vortordo celas montri nedifinan sencon. Normale oni do devas uzi iun el la pli klaraj esprimomanieroj montritaj ĉi-antaŭe.
En tiuj kazoj, en kiuj vortordo aŭ ordo de komponantoj estas libera, forta principo estas: malnova informo unue, nova informo poste. Sekve mi klarigus vian ekzemplon iom alie ol vi:
"Ni kontrolis ĉu niaj trupoj estis tie." La adjektivo aludas ion jam konatan: 'ni'. Fakte 'ni' jam menciiĝis kiel subjekto de la tuta frazo; krome estas komprenate, ke la parolanto/skribanto de la frazo estas la unua persono. 'Trupoj' presentas novan informon.
"Ni kontrolis ĉu trupoj niaj estis tie." Nun la substantivo aludas ion jam konatan: 'trupoj'. Verŝajne 'trupoj' (aŭ almenaŭ iu milita evento) jam estas la temo de la diskurso. La nova informo troviĝas ĉe 'niaj'.
Tiu ekspliko kompreneble ignoras diskurs-kuntekston kaj estas iom idealigita.
La principo "malnova informo unue, nova informo poste" plej bone funkcias, kiam la ordelekto estas tute libera. Fakte tamen en Esperanto la relativa ordo de substantivo kaj adjektivo ne estas tute libera, ĉar en Esperanto la kutima ordo (la "nemarkita" ordo) estas adjektivo + substantivo. Kiam ekzistas normala aŭ neŭtrala ordo, diverĝo de tiu ordo donas specialan emfazon: ĝi altiras atenton.
Sume mi dirus, ke post-substantiva adjektivo en Esperanto verŝajne signas, ke la enhavo de la adjektivo konsistigas novan informon kaj/aŭ estas emfazata. Kiel ĉe ĉiuj principoj, estas esceptoj! "Amiko mia" k.s. estas unu. (Kp. "unu mia amiko"...)
Dankon al ĉiuj komentintoj, speciale al Ken, pro la helpo por plikomprenigi la aferon.
Publicar un comentario
<< Home