2010-02-23

La bantuko

Sinjorino ĵus eliris el sia hejma banejo kaj ĉirkaŭkovris sin per bantuko, dum la edzo eniras en la banejon por bani sin ankaŭ.
Subite aŭdeblas la pordosonorilo, do la sinjorino subeniras al la teretaĝo kaj malfermas la pordon, tie estas la najbaro, kiu vidante ŝin tiele diras:
Se vi lasas fali la bantukon, kaj permesas ke mi vidu vin nudan, mi donos al vi 400 eŭrojn.
Post ne multe da penso, la sinjorino delasas la bantukon.
Kiam la najbaro jam rigardis sufiĉe, donis la monon kaj foriris.
La sinjorino reiras supren, kaj la edzo, kiu aŭdis iomete la pordosonorilon, demandas:
Ĉu alvenis iu?
La sinjorino: — Mm ... ja, estis nur la najbaro.
La edzo: — Ah, kaj ĉu li alportis 400 eŭrojn kiujn li ŝuldas al mi?.

Etiquetas:

3 Komentoj:

Blogger Ant diris ...

Tre, tre amuze! Mi ĵus rakontis ĝin al mia edzino. Ŝi bolis de ridado. )

2/24/2010 12:42:00 a. m.  
Anonymous Irnerio diris ...

Ha ha ha... la najbaro!
Kiu scias kion li elpensos venontfoje?

2/25/2010 01:29:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Tre amuza ŝerco.

Sed mi eĉ fotos ŝin.

2/26/2010 03:10:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361