2010-01-15

Google komprenetas Esperanton, iasence

Kvankam en la lingvaro en kiu Google tradukas, ankoraŭ ne estas Esperanto, mi diras ke iasence ĝi "komprenetas" nian lingvon, almenaŭ pro du faktoj, kiujn mi atribuas al ĝia statistika bazo, kaj lernado¹, rilate pritrakto de lingvoj, ekzemple cele al tradukado:

  1. Se en ĝia tradukilo vi metas esperantlingvan tekston, kaj vi ne elektas originan ligvon, lasante ke ĝi eltrovu en kiu lingvo estas la tradukota teksto, ĝi sukcese identigas la lingvon kiel Esperanto, kaj diras ke ĝi ankoraŭ ne povas traduki el tiu ĉi lingvo.
     
  2. Se vi serĉas esperantlingvan vorton, kiel "sumiĝis", Google alportas ankaŭ paĝojn en kiuj estas "sumo", kaj reliefigas tiun ĉi vorton kiel sukcesan trovitaĵon (eble pro statistika rilato).
    Nu, se vi ne volas "tiome inteligentan maŝinon", kiel foje fakte mi ne volas, vi povas serĉi "+sumiĝis", por limigi la maŝinon al laŭlitera serĉado.
¹ Norvig, Peter: "Natural Language Corpus Data", en Beautiful Data [ISBN 9780596157111], paĝoj 219-242.

Etiquetas: , , ,

1 Komentoj:

Blogger zooplah diris ...

Interesa informo pri la tradukilo.

Mi rimarkis antaŭ longe, ke Guglo povas kompreneti Esperanton. Mi kredas, ke la kialo (almenaŭ parte) estas la svaga kongruado de Guglo. Se oni serĉas vorton kun "iĝ" ofte la vorto kun "ig" unue aperas en la listo. Simile por la aliaj supersignoj.

1/16/2010 12:14:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361