2009-12-17

Efiko de la Zamenhof-taga publico en serĉadon

Mi konfesas ke ekde la 15a de decembro mi estis rigardante plurajn fojojn la retejo de Google Trends por vidi iun efikon de la tiutaga publico pri Zamenhof kaj Esperanto, des pli pro tiu de la Google-simbolo en 33 landoj (laŭ DoodleWatch.com). Nu, ŝajne la sistemo havas 2-tagan prokraston por aperigi la statistikojn, do, nur ekde hodiaŭ mi vidas la relative (ĉar ne klarigas mezurunuojn) grandan efikon kiun la publico de la Zamenhofa tago havis en la serĉoftecon de la vortoj "Esperanto" kaj "Zamenhof". Jen:
Esperanto
Nu, mi kelkfoje rigardadis tion pri la vortoj "Esperanto" kaj "Zamenhof", kaj tial povas mi aserti ke "Esperanto" ĉiam havis iome videblan oftecon, tamen "Zamenhof" estadas normale tro malofta por aperi en la grafikaĵo. Do, la efiko sur la serĉofteco de la vorto "Zamenhof" estas plej rimarkebla, el preskaŭ "nemezurebla" al iom granda:
Zamenhof

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Blogger Tonyo diris ...

Tiun intereson mi konstatis per aliaj statistikoj. Vizitoj al mia retejo 10-oblighis la 15-an, kaj vizitoj al alia retejo kiun mi povas kontroli ech 20-oblighis. Se ni ne profitas la okazon nun, kiam ni havos similan shancon?

12/17/2009 05:04:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361