2009-12-17

La stulteco de Hugo Chávez, senhonte publika tutmonde

Por voki la atenton de naivuloj, la venezuela prezidento, kaj politika ĉefo de la kolombia krimularo FARK, Hugo Chávez Frías, diris antaŭ la nuna priklimata konferenco en Kopenhago, ke "En la stratoj oni diras ke se la klimato estus banko, la (kapitalismaj) registaroj estus jam savinta ĝin".
Per sia "portado" —laŭ li— de tiu onidiro en la centron de la konferenco, necesas ke ni komprenu ke li mem akordas pri la pravo de tia misretorika kaj stulta komparo inter donado de mono al iu banko (kiu foje estas jam repagata far kelkaj bankoj) kaj savi la mondan klimaton, kio temas pri kompleksega TUTMONDA, socia, ekonomia, media kaj industria sistemo, kun egaj kaj tempopostulaj malfacilaĵoj por ŝanĝado. Ne temas nur pri "doni monon", necesus grandaj ŝanĝoj, eĉ por teknologioj kiuj ankoraŭ ne estas pretaj aŭ estas tro kostaj, k.t.p.
Per sia portado de tiu onidiro en la centron de la konferenco, li deziris ŝajniĝi filozofo kiu igas niajn "etajn mensojn" rimarki grandajn verojn kaj "kontraŭdirojn" aŭ nekonsekvencojn de la kapitalisma sistemo. Tio eĉ vekis aplaŭdojn far naivuloj similaj al li inter la aŭskultantaro.
Fone, Hugo Chávez Frías, ankaŭ montras iom da duobla moralo: Lia lando ege profitas el vendado de nafto (eĉ al la "usona imperio" ! ), la tuta ekonomio de lia lando baziĝas sur tio; kaj nafto estas la origina ĉefa kaŭzo de klimatŝanĝiĝo. Sed pri tio ĉi lasta li mutas! Tia konduto estas kvazaŭ iu produktanto kaj vendanto de tabako plendus ke la ceteruloj faras nenion kontraŭ la pulma kancero!

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361