2009-11-24

Kaj nun la genaro de maizo

Interesa scienca novaĵo raportiia lastatempe (anglalingva revuo Science, 2009.11.20) estas la vicrivelado pri la genaro de maizo. La baza tasko estis eltrovi la situojn de pli ol 32000 genoj de maizo (subspecio nomita B73).
La esploro por vicrivelado, 15-jara ĝis nun, estas apogita per interesiĝo de la usona Nacia Asocio de Maizo-kultivantoj, esprimita en 1994.

Krom la esploristoj kiuj atingis la vicriveladon, ankaŭ pluraj aliaj esploristaroj tuj prilaboras interesajn malkovrojn rilatajn; ekzemple, unu grupo komparis la genvicon de la maizo B73 kun tiu de subspecio EDMX 2233 (konata en Meksiko per la hispanlingva nomo Palomero Toluqueño) kaj trovis genajn efikojn de selektiva kultivado far la homo.

Ne nur estas interesa la afero, kaj la ekspluatado de la novaj scioj, pro la graveco de maizo kiel nutraĵo kaj kiel fonto de biobrulaĵo, sed, ankaŭ la sperto kaj teknikoj uzitaj por la esplorado de ĝia genaro, utilos por venontaj similaj atingoj pri tritiko kaj hordeo, i. a.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361