2009-11-07

Dek jarojn poste

Hodiaŭ mi pubilikigas artikolon far S-ro Fernando Londoño Hoyos, kolombia advokato kaj eksministro pri ŝtato kaj justeco.

DEK JAROJN POSTE
Far: Fernando Londoño Hoyos
[Tradukita en Esperanton far Luis Guillermo Restrepo Rivas]

« Malantaŭe restas la senfinaj paroladoj, la malĝentilaĵoj, la neklaraj promesoj kaj la blankaj mensogoj. Dek jarojn post la inaŭguro de Hugo Chávez kiel prezidento de Venezuelo, al la popolo restas nur fronti sian ruinigan realaĵon.

Tiu elementa streĉo de kritika konscio devus esti farita antaŭlonge. Sed la amasoj flamiĝintaj en la stratoj pensas malmulte. Longe antaŭ Chavez, tion eltrovis Mussolini kaj Hitler, tiuj du mastroj nesuperitaj pri la arto pritrakti tumultojn.

La psikologio de homamasoj estas entuziasmiga fako de politika scienco. Ĉar malfacilas kompreni ke riĉa popolo toleru sian trenadon al la keletaĝo de mizero sen provi proteston, sen lasi eĉ registron.

Sed tiel okazas la aferoj. Inter vakuaj paroladoj kaj histrionaj grimacoj, Fidel Castro portis la kubanojn ĝis la randon de senhaveco kaj tion rimarkis nur tiuj kiuj kuraĝis spiti la danĝerojn de furiozanta maro prefere ol elporti la deliraĵojn de abomeninda megalomaniulo.

Sed nun nia afero estas la Venezuelo de Hugo Chávez. Tiu, kiu nur havis spacon por aŭdi paroladojn de la plej malbona gustumado, vesti sin per ruĝaj ĉemizoj kaj kriegi sloganojn kontraŭ la satanisma imperio, kontraŭ la riĉuloj, kontraŭ la pastroj, kontraŭ la najbaroj, kontraŭ ĉiuj. Kio restas finfine?
Nu io simila kiel kutime. Se en unu el siaj finaj pedagogiaj penoj Castro instruis la kubanojn pri la uzo de riza kuirpoto, tiu lasta novaĵo el ĝia groteska teknologio, Chávez devigiĝis instrui kiamaniere bani sin en tri minutoj.
Kompreneble ke ne ekzistas akvo. Ĉar dum dek jaroj ne estis loko por konstrui akvo-rezervejojn kie konservi ĝin por la someroj antaŭvideble longaj. La kvazaŭ-senfinaj naftaj rimedoj foriris por apogi balotadojn de kundiboĉuloj, por konsenti ŝtelojn far la "Boli-burĝaro" kaj por neimagebla karnavalo de nekompetenteco kaj neefikeco.

Tamen ian konsolon devas havi la venezuelanoj. Okazas ke ilia angoroo ne limiĝas al manko de akvo por sin bani, sed ke ankaŭ ili ne havas elektron por laborado, por kuirado, por alfronti la neelteneblan varmon per iom da klimatizo. Ĉar la lando plej riĉa je nafto en la tuta kontinento, mankante akvo, ankaŭ ne konstruis termoelektrajn centralojn. Nek akvo, nek elektro. Tio estas la perfekta kombino de malbonaĵoj por malesperigi iun ajn, sed precipe la simptomo de terura bilanco de ĉi tiu anstataŭigo de publika administra sistemo per la komunisma folkloro reganta.

Nehavante akvon por sin bani nek elektran energion por supervivi en ĉi tiu jarcento de industriigo kaj teknologio, venezuelanoj havos tempon por mediti kion okazis al ili. Kaj ili rimarkos kun hororo ke sia nafto-produktado estas plonĝinta. Ke siaj havenoj, siaj ŝoseoj, siaj flughavenoj estas tiuj samaj de dek jaroj antaŭe, sed dek jarojn pli maljunaj. Ke tiu sia estas la lando kun plej alta inflacio en Ameriko kaj la vivtena kosto fine sufokos ilin. Ke ili jam produktas nenion kaj devas aĉeti ĉion se ili ne volas vidi malplenajn la bretojn de siaj vendejoj. Ke el siaj internaciaj monrezervoj nenion restas, kaj el tiom multe da blufado nur aperas en la bilanco ultrasonaj aviadiloj kiuj ne utilas por kapti la ŝteliston, la rabiston, la pasantan murdinton, kiuj estas la solaj veraj malamikoj en ĝia drameca perspektivo de aferoj.

Venezuelo estas vekanta el sia longa inkubo. Kaj eĉ ene de la simpleco de la ĉavez-ismaj homamasoj, ili komprenos ke mankas akvo ne pro naĝo-basenoj de riĉuloj, kaj energio ne pro klimatizo de butikaroj. Kaj ili eltrovos ke dum ili kriegis surstrate oni prirabis sian tutan landon, la plej riĉa de tiu ĉi Ameriko.»

—————
La Hora de la Verdad, Ĵaŭdo 5a de novembro de 2009
Ligiloj:
Originala hispanlingva artikolo:[ 1 ]
En la blogo de la venezuela ĵurnalistino Martha Colmenares:[ 2 ]
En la blogo Viva Venezuela Libre:[ 3 ]
En la blogo Debate Nacional - Desarrollo:[ 4 ]

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Martha Colmenares diris ...

Muy bueno querido amigo
Abrazos

11/07/2009 01:43:00 p. m.  
Anonymous Martha Colmenares diris ...

Le he dado entrada en un nuevo post:
http://www.marthacolmenares.com/2009/11/09/dek-jarojn-poste-far-fernando-londono-hoyos-tradukita-en-esperanton/

11/09/2009 10:05:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361