Vizito al la granda bovino "Manuela"
Dank'al invito de mia amiko Manuel F. Hernández, hieraŭ mi kaj alia amiko kiu ankaŭ kunlaboris pri la mekanika dizajno de la granda bovino ([1], [2]), havis la okazon viziti la bovinon jam en sia celita loko. La bovino situas en agrabla kampara amuzparko [3], kie la vizitantoj povas spiradi puran aeron, lerni pri lakto-produktado, rajdi ĉevalojn, spekti kantistojn, manĝi, aĉeti memorigaĵojn, rigardi birdojn, ktp... kaj kompreneble "vojaĝi" ene de la granda bovino.
En tiu-ĉi eta fotoraporto, mi montras nur la grandan bovinon, kaj ne aliajn partojn de la parko. Kaj bedaŭrinde, sed kompreneble, oni ne permesas foti ene de la bovino:

↑ La bovino elstaras en ebenigita monteto.

↑ La bovino rigardita el apuda restoracio kie ni tagmanĝis.

↑ Maldekstra flanko de la bovino. Sub ĝi, mia amiko Sergio aspektas eta.

↑ Sergio ne estas malalta, sed apud bovina krurego ...

↑ Sergio sub la bovina mamo.

↑ La bovina buŝo estas ene de dometo kien la spektontoj eniras por esti "manĝataj".

↑ Post travivi la simuladon en la stomako, la spektintoj malsupreniras kvazaŭ "lakto".

↑ La spektintoj eliras el la "mamo-lifto".

↑ Sub la kolo de la bovino, oni vidas ĉi-tion.
Etiquetas: Kolombio, miaj travivaĵoj, tekniko


0 Komentoj:
Publicar un comentario
<< Home