2009-09-10

Miaj ĵuspasintaj kaj nunaj okupiĝoj

Post mia praktikado pri mekanika dezajno helpe de komputilo, pri kio mi raportis tie ĉi, mia intereso estis iom kaptita far Tŭitero, pri kio mi lernis sufiĉajn aferojn —mi kredas— kaj nun ĝin uzas; kiel mi ankaŭ raportis tie ĉi.

Nun mi daŭrigas mian legadon/studon de la libro far Roger Penrose, antaŭe priblogita. Nu, okaze de tio ĉi, mi nun iom esploras la temon de Geometria Algebro (el laboro de Hermann G. Grassmann, William K. Clifford kaj David Hestenes), temo kiu aspektas tre interesa kaj amplekse aplikebla en fiziko.

Ankaŭ, pro artikolo far Peter Norvig en libro Beautiful Data [ISBN-13: 978-0596157111], mi nun komencas lerni pli pri la programlingvo Python, lingvo kiun unue mi preterlasis sed ĝi jam ŝajnas al mi tre interesa kaj pova. Nun D-ro Norvig estas Direktoro pri Sciencesplorado en Google, sed mi unue sciis pri li danke al liaj libroj pri Artefarita Intelekto, kiam mi instruis pri tio.

Etiquetas:

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Python - bona elekto :)

9/13/2009 03:04:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361