2009-08-15

Iom pri energia malŝparo

Mi rimarkas ke multaj elektraj adaptiloj, pli teknike "rektifiloj", por elektronikaj aparatoj estas ankaŭ "malŝpariloj" de energio, ĉar eĉ kiam oni ne uzas la konektitan elektronikaĵon, do la tutan tempon, 24 horojn ĉiutage, ili irigas kurenton sencele tra la primara bobeno de ĝia transformatoro. Tiam, kiam oni ne utiligas la respektivan elektronikan aparaton, la transformatoro kaj la adaptilo nur varmiĝas kaj tio estas fakte hontinda malŝparo de energio. Tio okazas ĉar kiam oni malŝaltas la elektronikan aparaton, la malkonekto okazas inter la adaptilo (pli precize: ĝia sekundara cirkvito) kaj la elektronika aparato, kaj ne kiel tio devus esti: inter la fidro (=kablo venanta el la mura elektra kontanktingo) kaj la adaptilo (pli precize: ĝia primara transformatora bobeno). Kaj estas malkomforte konekti kaj malkonekti la stiftojn kaj la muran kontanktingon por ĉiufoja uzo de elektronika aparateto.
Jen, mi montras tri tiajn adaptilojn:

Ekzemple, por mia komputilo, la modemo uzas tiun montrita malsupre en la ĉi-supra bildo. Ĝi varmiĝas (malŝparas energion) 24 horojn ĉiutage!.

Aliaj adaptiloj, kvankam ne havas veran malŝaltilon, almenaŭ donas la eblecon malkonekti el ingo ĉe la adaptilo mem la fidron; neeleganta solvo, sed iom pli bona:

Por mia komputilo, la bildo-skanilo uzas tian adaptilon. Ĝi varmiĝas (malŝparas energion) 24 horojn ĉiutage!.

Kial la fabrikantoj de adaptiloj ne metas en ili simplan ŝaltileton kiu per butono aŭ stangeto malkonektu la primaran bobenon disde la kablo venanta el la muro? Tio faciligus por la uzanto la ŝparon de energio.

Etiquetas: , ,

6 Komentoj:

Blogger Roĝer Borĝes diris ...

Mi ĉiam miris pri tio. Fabrikantoj, faru ion tuj!!!! Tio situacio estas simple neakceptebla.

8/16/2009 04:44:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Simpla rimedo: Uzu la specon de plilongiga ŝnurkonduktilo, kiu havas plurajn truojn kaj ŝaltilon, kaj ŝtopu la kontaktŝtopilojn en ĝi. Simple malŝaltu la ŝaltilon kiam vi ne uzas la aparatojn.

Andreas, Gotenburgo, arendsian@hotmail.com

8/16/2009 04:50:00 a. m.  
Anonymous Irnerio diris ...

Mi foje metas malgrandan ŝaltilon en kelkaj tipo de fidro, inter la mema fidro kaj la ĵako.

8/19/2009 05:27:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon Irnerio por rimarkigi min pri la vorto "fidro".

8/19/2009 12:04:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Povas instali muran malŝaltilon antaŭ kontaktingo.

3/07/2014 08:12:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Fabrikantoj probable ne volas komplikigi. Malŝaltilo devas havas tian elektrapovumon, por kontaktoj ne forbruligu dum longatempo. Principo: "Ju pli simple. des pli fidinde." :)

3/07/2014 08:37:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361