2009-08-02

Eksperimento pri skribaĵo dulingva

Tio ĉi estas provo por skribi mesaĝojn en mia blogo kiujn oni povas legi en du lingvoj (metante la muson sur la teksto), ĉi-kaze: Esperanto kaj Hispana (Kastilia). Do, mi ŝatus ricevi en la komentoj viajn opiniojn pri tiu ĉi eksperimento. Se vi ne vidas la hispanan tekston kiam vi surmetas la muson, bonvole raportu kiun retumilon vi uzas. Antaŭdankon.

Tion mi faris per aliceligo de la HTMLa markilo ABBR (kies originala celo estas por klarigo pri mallongigo [anlge: "abbreviation"]), tiel ĉi:


<P align="justify"> 
<ABBR 
style="border-bottom: none; cursor: help" 
title=
"Esta es una prueba para escribir mensajes en mi 
blog que se puedan leer en dos idiomas (poniendo 
el raton sobre el texto), en este caso: Esperanto 
y Español (Castellano). Entonces, me gustaría 
recibir en los comentarios vuestras opiniones 
sobre este experimento. Si usted no ve el texto 
en Español cuando pasa el ratón, por favor 
repórteme cuál navegador utiliza. Gracias de 
antemano."
>
Tio ĉi estas provo por skribi mesaĝojn en mia 
blogo kiujn oni povas legi en du lingvoj (metante 
la muson sur la teksto), ĉi-kaze: Esperanto kaj 
Hispana (Kastilia). Do, mi ŝatus ricevi en la 
komentoj viajn opiniojn pri tiu ĉi eksperimento. 
Se vi ne vidas la hispanan tekston kiam vi 
surmetas la muson, bonvole raportu kiun retumilon 
vi uzas. Antaŭdankon.
</ABBR>
</P>

Etiquetas: , ,

4 Komentoj:

Blogger ĵeromo diris ...

bone funkcias en vindozo vista per opera-9.62-fr, fajrovulpo-3.0.12-eo, internet-explorer-8.0-fr.

8/02/2009 02:50:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon. Mi faras tion pere de "misuzo" de HTML-a markilo ABBR kiu estis pripensita por meti klarigojn pri mallongigoj. Mi profitas ke ŝajne ĝi toleras pli longan tekston.
Mia ĵusa "perfektiga" klopodo estas forigi la "aŭtomata" sublinio: Por tio ne utilis meti ene de ABBR, STYLE="tetx-decoration: none" (kiel mi unue pensis) sed ĵus mi trovis ke STYLE="border-bottom: none" funkcias, almenaŭ por mia Mozilla Firefox 3.0.12.

8/02/2009 03:00:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Malgranda komento por diri ke la afiŝo bone funkcias per Vista kune kun Google Chrome ankaŭ. Mi ŝatas tiun trajton malgraŭ ke mi ne povas legi la hispanan! =)

8/04/2009 05:20:00 a. m.  
Anonymous Irnerio diris ...

Ankaŭ ĉe mi funkciis, kaj per Fajrovulpo 3.5, kaj per IE 8.0 kun Vindozo XP s.p.3.
Saluton,
Irnerio

8/05/2009 10:47:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361