2009-07-17

Hodiaŭa datreveno: Kroĉiĝo Apollo-Sojuz

La 17an de julio, 34 jarojn antaŭe, okazis la eksperimenta kroĉiĝo aŭ kunligo inter kosmoŝipoj usona kaj sovetunia. Tiu unua projekto inter Usono kaj Sovetunio en kosmo-esplorado, post tri jaroj da planado, intertraktado kaj pretigo, atingis la kroĉiĝon en la kosmo —225km super la tero— inter kosmoŝipoj Apollo 18a kaj Sojuz 19a.
La afero komenciĝis meze de 1972, kiam la tiama usona prezidento Richard Nixon vizitis Sovetunion kaj subskribis kun la tiea registaro certigon de la interkonsento por kunlaborado pri la kosma esplorado kun pacaj celoj.
La kosmoŝipoj daŭris ligitaj 47 horojn (julio 17a-19a) dum okazis komunaj eksperimentoj kaj translokigo de homoj kaj materialoj tien kaj reen inter la du.
La ŝipanaro de Apollo 18a estis: Thomas P. Stafford, Vance D. Brand kaj Donald K. Slayton; ili alteriĝis en la Pacifika oceano la 24an de julio, dum ilia 136a orbitiro.
La ŝipanaro de Sojuz 19a estis: Aleksej Leonov kaj Valerij Kubasov; ili alteriĝis la 21an de julio, post 96 orbitiroj.

Tiu sukcesa eksperimento, kiu rigardita surface povas ŝajni simpla (kvankam vere ĝi estas komplika kaj estis detale planita) estis unua provo de teknikoj kaj taskoj fundamentaj por la nunaj kaj estontaj kunlaboradoj en internaciaj kosmostacioj. Ĝuste hodiaŭ okazis simila kroĉiĝo inter la kosmopramo Endeavour kaj la nuntempa Internacia Kosmostacio.

kroĉilo, kroĉila sistemo

Fontoj de la bildoj:

  • Ŝipanaroj: Bulteno de la jaro 1975 de la kompanio Rockwell International, kontraktinto kun NASA por disvolvi kaj fabriki la kosmoŝipon Apollo kaj la kroĉilan sistemon.
  • Kroĉila sistemo: Gatland, K. The Illustrated Encyclopedia of Space Technology. Salamander Books Ltd. 1981, paĝo 194.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361