2009-06-02

Enketo pri kolombia prezidento elektota en 2010

Hieraŭ nokte publikiĝis en mia lando la plej granda enketo de publika opinio, farita ĝis nun, pri la estonta nacia prezidento elektota proksimume unu jaron post hodiaŭ. Do, ekde hieraŭ nokte kaj hodiaŭ svarmas la analizoj en radio, ĵurnaloj kaj televido.

Nia nacia konstitucio nuna ne permesas ke iu homo estu prezidento tri sinsekvajn fojojn (la unua elekto plus du reelektoj), kaj antaŭe ĝi ne permesis eĉ unu sinsekvan reelekton. Pro la amasa apogo al la nuna prezidento —Álvaro Uribe Vélez—, la Nacia Kongreso aprobis ŝanĝon al la konstitucio por permesi unu sinsekvan reelekton (=2 prezidentecoj), kio ebligis ke post la periodo 2002-2006, Álvaro Uribe estis reelektita (kun 62.35% de popolaj voĉdonoj) por 2006-2010.
Nu, la popola apogo al la prezidento daŭras, sed la reformo por permesi 3 sinsekvajn periodojn estas pli komplika:

  • Oni jam kolektis 5 milionojn da subskriboj de la popolo, por proponi la okazigon de referendumo pri la nova ŝanĝo de la konstitucio.
  • La propono estas nun en diskuto por aprobo/malaprobo en registaraj instancoj kaj superaj kortumoj.
  • Se la okazigo de referendumo estas aprobita tie, oni faros ĝin, kaj tiam ĝi devos esti voĉdonita jese far pli ol 7 milionoj da homoj.
  • Nur se la menciitaj paŝoj sukcesas, kaj se krom tio Álvaro Uribe volas esti kandidato, eblos voĉdoni por li.

Nu, rigardu tion kio okazas laŭ la nuna enketo, se la prezidento povas kaj volas esti kandidato: Li atingus 57% el la voĉdonoj popolaj, kaj la ceteraj kandidatoj 6% aŭ malpli:

alklaku por pli granda bildo

Kaj se la nuna prezidento ne povas esti reelektata por tria sinsekva periodo (ekzemple, ĉar registara instanco aŭ supera kortumo malaprobas la okazigon de la referendumo, aŭ se la referendumo aprobita kaj farita ne atingas la pli ol 7 milionoj da voĉdonoj popolaj) aŭ se li ne volas esti kandidato, rigardu tion kio okazas tiam laŭ la nuna enketo:

alklaku por pli granda bildo

En tiu sceno, sen Álvaro Uribe, du kandidatoj "uribe-ismaj" (ĉar ili volas daŭrigi la agadon kaj ekzemplon de Uribe) atingas la plimulton el la voĉdonoj: Juan Manuel Santos, ĵusa eksministro pri defendado (19%) kaj Andres Felipe Arias, eksministro pri agrikuturo (12%).

Iomete pri la kandidatoj aperantaj tie ĉi:

  • Alfonso Gómez: De la Liberala partio, oponanta al la nuna prezidento. Teknike: "antaŭkandidato" ĉar sia partio ankoraŭ ne selektis sian oficialan kandidaton. Juristo. Li estis nacia prokuroro.
  • Álvaro Uribe: Nuna kaj antaŭa prezidento. Ankoraŭ oni ne scias ĉu li povos laŭlege esti kandidato (laŭ mi klopodis ekspliki ĉi supre) kaj ĉu li volas esti tia. Publike li diras ke li ne deziras algluiĝi al la povo, tamen, ke li ne volas ke, kun la venonta prezidento, Kolombio perdu tri aferojn: "demokrata sekureco, fido de investistoj kaj socia unueco" kiujn li konsideras kolonojn de sia regado.
  • Andrés Felipe Arias: De la Konservatisma partio, koaliciata kun la nuna prezidento. Antaŭkandidato (sia partio ankoraŭ ne selektis oficialan kandidaton). Ekonomikisto; ĵusa eksministro pri agrikulturo.
  • Antanas Mockus: Sendependa. Filozofo kaj matematikisto. Li estis rektoro de la Nacia Universitato kaj urbestro de Bogoto du fojojn: 1995-1998 kaj 2001-2004.
  • Carlos Gaviria: De la partio "Poluso Demokrata Alternativa" oponanta al la nuna prezidento, antaŭkandidato ĝis selekto ene de sia partio. Maldekstrema, juristo, universitata profesoro. Li estis prezidanto de la Konstitucia Kortumo.
  • Germán Vargas: De la partio "Ŝanĝo Radikala" koaliciita kun la nuna registaro, sed lastatempe li persone iom disigita de Álvaro Uribe.
  • Gustavo Petro: De la partio "Poluso Demokrata Alternativa" oponanta al la nuna prezidento, antaŭkandidato ĝis selekto ene de sia partio. Maldekstrema, ekonomikisto, senatano.
  • Juan Manuel Santos: De la partio "de la U", koaliciata kun la nuna prezidento. Antaŭkandidato. Ĵusa eksministro pri defendado. Li ankoraŭ ne laboradis kampanjon.
  • Noemí Sanín: Antaŭe, de la Konservatisma partio, poste ŝi fondis movadon "Jes Kolombio". Nuna ambasadorino en Unuiĝinta Reĝlando por dua fojo (akaŭ en 1994-1996). Antaŭe: Ministrino pri telekomunikado, ambasadorino en Venezuelo, ministrino pri eksteraj rilatoj kaj ambasadorino en Hispanio. Si ankoraŭ ne esprimis oficiale ĉu ŝi estos kandidatino.
  • Piedad Córdoba: De la Liberala partio, oponanta al la nuna prezidento. Juristino, maldekstrema, senatanino. Atingis rimarkindecon pro sia laboro por liberigigi ostaĝojn havataj far la krima grupo "farc". Ŝi ŝajnas proksima al tiu terorisma grupo. Ŝi ankoraŭ ne esprimis oficiale ĉu ŝi estos kandidatino.
  • Sergio Fajardo: Movado "Civitana Kompromiso", matematikisto. Li atingis rimarkindecon kiel urbestro de Medellín (2004-2007).

Nu. Ankoraŭ restas unu jaro, kaj la politika panoramo povas ŝanĝiĝi tre multe. Krom tio, laŭ la nuna enketo, la homoj kiuj ankoraŭ ne scias por kiu ili voĉdonos estas ≈ 15%, tiuj kiuj ne voĉdnonos estas ≈ 6%, kaj tiuj kiuj voĉdonos "blanke" estas ≈ 6%.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361