2009-05-20

La mirinda akva ponteto

Danke al programo "Unser Wissen ist ein Tropfen - Wasser, das unbekannte Wesen" ["Nia scio estas unu guto - Akvo, la nekonata naturo"] de germana televido Deutsche Welle pri novaj esploroj pri la akvo, mi eksciis, nur nuntempe, pri eksperimento de sciencistoj de la Teknologia Universitato de Graz (Aŭstrio), publikigita en la jaro 2007:
Apartaj sed proksimaj kvantoj da pura (distilita) akvo, sub la influo de elektra tensio de cirkaŭ 20 kilovoltoj, altiriĝas inter si tiel ke ili supreniras en siaj ujoj kaj formas ponteton cilindran (germanlingve ankaŭ nomata "Wasserfadden"). Mirinde!. La ponteto en la raportitaj eksperimentoj povas atingi eĉ 2.5 cm da longo. Mi ne scias kiujn aliajn disvolvojn havis ekde tiam ĝis nun tiuj esploroj.

Mi klarigas ke mia bilda reprezento de la eksperimento (ĉi supra) ne estas laŭskala kun la mezuroj de la reala eksperimento; ekzemple: en la eksperimento la supreniro de la akvo ne estas proporcie tiel longa kiel ŝajnas en la bildo.

Rilatita dokumento anglalingva: The floating water bridge (PDF).

Video:

via videosift.com

Etiquetas: ,

3 Komentoj:

Anonymous Grégoire diris ...

Tio estas belega eksperimento! Tamen 20 kV estas grandega elektra tensio : tio ne estas vere stranga ke la movantaj elektronoj inter la ujoj estas tiel multnombraj ke la magneta forto superas la gravito (se mi eraras, bonvolu klarigi la eksperimenton al mi). Ĉu tiu "likva ponto" aperas kun aliaj fluaĵoj, ekzemple oleo?

5/20/2009 03:48:00 p. m.  
Anonymous becxjo diris ...

Estimata Grégoire, tio kio cxi-tie okazas ne estas pro "magneta forto" sed elektra polarizigxo de molekuloj de akvo. Pri aliaj likvajxoj se tie ne estas unua inklino por polarizigxo de molekuloj, tiam tiu cxi fenomeno ne okazos.

5/21/2009 08:28:00 a. m.  
Anonymous Grégoire diris ...

Dankon pro la klarigo Beĉjo!

5/21/2009 01:07:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361