Aprezado kaj delektiĝo de bildŝercoj
La pasintan 4an de Majo mi blogis pri bildŝercoj, vorto per kiu mi aludas ĉiujn formojn de grafika humuro, precipe desegnitaj bildoj: komiksoj, animacio, karikaturo, ktp.
Tamen, mi rimarkas ke multaj homoj (ekzemple mia edzino, eble) kvankam iomete ridas antaŭ iu bildŝerco, miaopinie tiuj ne delektiĝas vere, kun pli da plezuro, danke al la bildoj. Ili simpligas iel la prezenton de la desegnisto, ne ĝuas nuancojn signifajn de la desegnaĵoj.
Mi prenos kiel taŭga ekzemplo bildstrion far Virgil Partch kiun mi aperigis en la blogero de la 4a de Majo. Tiuj homoj kiu nur rigardas plimalpli rapide la bildstrion kaj kaptas nur la "ĉefan" aŭ "finan" humuraĵon aŭ spritaĵon, miaopinie ne ĝuas tiujn nuancojn.
Nun mi invitas la leganton por profiti iom pli el la arto kian la desegnisto metis en sian verkaĵon. Akompanu min:
La patro legas libron pace, trankvile, en komforta brakseĝo. La fileto alvenas piedirante, kun martelo kaj tabulo, por ludi apud sia kara paĉjo. Nenio serioza. Paca etoso hejma.
La infano komencas marteladi najlon en la tabulon. Ni ne scias kion volas plufari poste la infano per tiu tabulo kun najlo. La martelado estas forta: rimarku la tremon de la sidanta patro, kiu subite perdis la trankvilecon por sia legado! Li rigardas la infanon kun komenca ĉagreno. Bonvole rimarku la esprimojn vizaĝajn: La infano estas feliĉa en sia tasko, dum la patro ĉagreniĝas pro la bruego, ... siaj manoj tremas kun la libro.
Oh! subite okazas akcidento (certe ne malofta): la infano vundis sian fingron per la martelo kaj ploras, ekkrias (rimarku la buŝon amplekse malfermita). Nun la tremo de la patro kreskas pro la bruaj martelado kaj krio, en lia vizaĝo jam montriĝas kolero! (rimarku la premitajn dentojn).
La infano ploregas —rimarku la gutojn—, sia fingro tre doloras. Li plendas helpopete al sia kara paĉjo. La patro ŝajnas pensi: "Ho! ve, malagrabla okazintaĵo". Rimarku ankaŭ la martelon forlasitan sur la planko, kaj la najlon torditan kaj nur iomete enirinta en la tabuleton.
La infano ploregas plu kaj plu, la fingro doloras (rimarku la "radiojn" elirantaj el ĝi). Dume la patro stariĝis el la brakseĝo kaj iras fore. Kial li foriras? Kion li faros? ... Momente ni ne scias.
Ah! ja, tre kompreneble, la kara patro venas kun helpo!, li kunportas kuracilujon, skatolon kun medikamentoj. La infano ekhavas esperon pro la helpo de paĉjo.
Ah,... la kara kaj kompata paĉjo! Li komencas bandaĝi la vunditan fingron de sia fileto. La infano estas jam kontenta. Rimarku la vizaĝajn esprimojn: Ĉiuj rigardas la bandaĝon, la patro iomete malkontenta sed koncentriĝanta en sian taskon; la infano kontenta. La skatolo de kuraciloj kuŝas sur la planko.
Nun ambaŭ, patro kaj filo, estas kontentaj. Kiel ludante, la patro bandaĝas la tutan brakon de la infano iome ridetanta, kaj la infano eĉ pli ridanta —rimarku la dentaron— sekvas la "ludon" de paĉjo. Eble en la vizaĝo de la patro oni povas rimarki ke li ekfariĝas maliceta.
Oh!, jam la patro montras malican vizaĝon, sendube!
Antaŭ la esprimo de surprizo de la infano, la patro daŭrigas la bandaĝadon, jam ĉirkaŭ la brusto kaj ambaŭ brakoj de la infano!
Kaj fine la patro sukcesis, per tutkorpa bandaĝo, havi la infanon senmovan, tiel ke li povas denove legi pace.
Nu, ne temas nur pri humoraj desegnaĵoj: La ĝenerala "moralaĵo" aŭ instruo, estas ke la sekreto de kono kaj aprezado estas en la detaloj. Ekzemple, kiu vere konas, aprezas kaj delektiĝas kun muziko estas tiu kiu kapablas rimarki la detalojn kaj nuancojn de muzikiloj kaj voĉoj. Simile, por homo kiu ne scipovas ĉinan skribon, tiuj skribaĵoj sajnas "egalaj unu al alia", tiu homo ne rimarkas detalojn, diferencojn kaj nuancojn de la ĉinaj karaktroj. Kaj simile en ĉiu kampo de scio.
Etiquetas: humuro
0 Komentoj:
Publicar un comentario
<< Home