2009-04-18

Troege da informoj por homara kapablo

Simile al kiel ekzistas limo de la nombro de memoraĵoj kiujn homo kapablas konservi en mallong-tempa memoro (labormemoro) —limo esplorita unue far George Armitage Miller—, tiel ekzistas limoj de la tuthomara kapablo por atenti, rememori kaj okupiĝi pri temoj. La cerba kapablo de ĉiu homo havas tian limon, la nombro de homoj en la mondo estas limigita, kaj cetere, ĉiu individuo devas dediĉi plejparton el sia tempo por atenti pri sia tuja ĉirkauaĵo.
Nuntempe kaj estonte, kun la rapidega interkomunikado tutmonda, kaj ĝia "bombardado" sur ĉiun individuon, tiuj limoj sentiĝas fakte:

Pli kaj pli ofte vi ekkonas pri iu okazintaĵo kiu vokas en vi iom da interesiĝo, sed rapide, dum la sekvantaj tagoj ĝi estas ombrita far eĉ pli novaj alitemaj novaĵoj, kaj forgesita; tagojn aŭ monatojn poste vi miras kun nescio pri la disvolviĝo de la unua okazintaĵo: "-Kio okazis fine pri ...?". Senkontrole, pli kaj pli niaj cerboj pleniĝas de momentaj "novaĵoj" kaj nenio utila kaj daŭra restas fine por ni.
Alia efiko de tiu senbrida interkomunikado estas kion mi nomis, en antaŭa blogskribaĵo, la Leĝo de Kreskanta Interfero, per kio la kapablo por agi en la socio estas ĉiam pli kaj pli malgrandigita pro kontraŭstaro far kreskanta interfero de aliaj homoj kaj homgrupoj.
Ankaŭ, sinjoro Ken Miner skribis [2009.03.29] en sia blogo, pri LA AMASKOMUNIKILOJ: "modernaj aktualaĵoj estas distraĵo", pri kio mi akordas; kaj li aldonas: "Nuntempa civitano supozeble sentas sin tute neadekvata, sentas eĉ kulpon, se ŝli ne sekvas la eventojn de la mondo — tute spite de tio, ke ŝli nek povas nek volas partopreni en tiuj eventoj.". Saĝe li diras: "... mi proponas minimume la jenan maksimon: la individuo havas la rajton regi la enhavon de sia propra menso.".
En sia libro The 4-Hour Work Week [la 4-hora laborsemajno], sinjoro Timothy Ferriss (NE la priscienca verkisto Timothy Ferris), konsilas, pri administrado de nia tempo, ke ni apliku la Principon de Pareto, por ne enfokusigi nian atenton kaj tempon en aferoj kiuj povas okupi 80% da nia tempo. Laŭ li —kaj mi— pli bonas ke ni estu "selektivaj ignorantoj", malpliigante la nombron de informoj atentitaj, rifuzante tiujn kiuj reale estus nur distraĵoj disde nia celo.
En antaŭaj epokoj de la homaro, kiam la alvenantaj informoj estis malmultaj, la ignorado pri kelkaj aferoj rezultiadis nature, senpense. Nun, kun la troega informa bombardado, la ignorado devas esti aktiva: rifuzi multajn informojn, selekte.

Etiquetas:

6.2914-75.5361