2009-04-04

Sciencaj malkovroj far Artefarita Intelekto

Bone, mi akceptas ke kelkaj homoj povas opinii ke pli ĝusta titolo estus: "Sciencaj malkovroj PER Artefarita Intelekto", pensante: la sciencistoj (homoj) faras la sciencon, maŝino estas nur ilo.

Dum jardekoj, kelkaj esploristoj pri Artefarita Inteligenteco —en la subfako de lernivaj maŝinoj— prilaboras komputilprogramojn kiuj povas malkovri regulojn kaj leĝojn surbaze de statistikaj aŭ/kaj logikaj rilatoj inter variabloj, simile al kiel sciencisto malkovras "naturajn leĝojn" (pli ĝuste: "modelojn pri partoj el la universo" sufiĉe precizajn por kompreni la funkciadon de parto el la naturo, trovi kaŭzojn kaj efikojn, kaj por antaŭvidi/antaŭdiri la evoluadon de naturo).
Menciindaj ekzemploj el tiuj laboroj estis: La programo AM, por malkovroj en matematiko, far Douglas Lenat; la programo BACON, por malkovroj en fiziko-kemio, far Pat Langley, Gary L. Bradshaw kaj Herbert A. Simon; kaj la programoj por koncepto-grupigo far Ryszard S. Michalski kaj Robert E. Stepp.

Nun la novaĵo alvenas pri maŝina "sciencisto" pli ambicia, ne nur ĉar la problemoj estas kompleksaj —genetiko/biokemio— sed ankaŭ ĉar ne temas nur pri programaro, kiel la tri menciitaj ekzemploj, sed pri roboto kun moviĝantaj organoj por fari ĝi mem la eksperimentojn kiujn ĝi bezonas. Ĝia nomo estas ADAMO (angle: ADAM). La koncernaj sciencistoj (homoj) estas en la Universitato de Aberystwyth, en Kimrio kaj aliaj en Kembriĝo (Britio).
Adamo formulas hipotezojn pri la origino de enzimoj por kiuj sciencistoj estis nekapablaj identigi la kodantajn genojn. Tiam la roboto planas kaj faras eksperimentojn por pruvi siajn hipotezojn: elektanta fermenton mutaciintan el kolekto, kovantajn ĉelojn en inkubatoro, kaj mezuranta iliajn kreskoprocentojn. Adamo ellaboris 20 hipotezojn pri genoj kodantaj 13 enzimojn, el kiuj ĝi konfirmis 12 enzimojn.
La raporto "The Automation of Science" ĵus aperis en la revuo SCIENCE de la 3a de aprilo (Volumo 324, Eldonaĵo 5923), paĝoj 85-89.
Resumon: "Robotic Scientists Make First Discoveries"
Pliajn detalojn [angle]: Retejo de la projekto.

Adam

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361