2009-03-25

Kio signifas "freŝa" kapitalo?

Mi foje-refoje aŭdas en hispana kaj angla lingvoj la esprimon kiu signifas "freŝa kapitalo" aŭ "freŝaj financaj rimedoj".
Tamen, mi ne komprenas kio estas la "freŝeco" de mono. Ĉu ne ĉiu mono estas egale "freŝa" (aŭ malfreŝa)?
Bonvole pardonu mian nesufiĉan konon pri financaj aferoj. Ĉu iu leganto povas klarigi tiun esprimon? Mi antaŭdankas.

Etiquetas: ,

3 Komentoj:

Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

laŭ mi (nekonulo).. freŝa kapilato estas tio ki ne estas pruntata mono... do mono kiu ne ekzistas samteme en multaj bankoj...

3/26/2009 01:09:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Nu, laŭ mi aŭdas/legas uzata la esprimon, ekz,: ke "X serĉas freŝan kapitalon por projekto Y", ĉiam la mono venas el iu pruntisto, investisto, banko, k.s. (el neniu "donacanto" de mono kiu ne atendas eventualan profiton). Kiam estas veraj donacantoj, oni parolas klare pri tio, dekomence ("tablo de donacantoj").
Do, klopodante klarigi al mi mem, mi imagas ke "freŝa kapitalo" povus signifi: "pruntita far nova investisto", kiu antaŭe ne investis en la saman pruntoprenanton nek en la saman projekton. Nur mia imagaĵo!.

3/28/2009 11:24:00 a. m.  
Anonymous toño diris ...

Jes, en tiu frazo "X serĉas freŝan kapitalon por projekto Y", mi interpretas ke oni volas aludi novan investanton, t.e. iu (banko au nova kompanio), kiu donas la kapitalon necesan por la plivastigo de la aktivado de la entrepreno

3/30/2009 05:21:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361