2009-01-28

Samtempa grefto de koro kaj pulmoj en Medellín

En nia urbo, la scienca nivelo de medicino estas tre bona, kaj foje ĝia kosto, kompare kun aliaj landoj, allogas al eksterlandanoj por veni kaj havi ĉi tie sian kuracadon.
La ĵuse nova rimarkindaĵo tiurilata estas la samtempa grefto de koro plus pulmoj, farita en la Clínica Cardiovascular Santa María [Kardiovaskula Kliniko Sankta María], en la korpon de David Jiménez Castañeda, junulo 15-jara kun denaska kora difekto kiu poste damaĝis ankaŭ la pulmojn. La skipo de specialistoj estis direktita far D-ro Juan Camilo Jaramillo.
En tiu kliniko oni jam faris 274 greftojn de koro (la unuan en 1985) kaj 47 de pulmoj (la unuan en 1997).

NUNTEMPIGO de 2009.02.02: Bedaŭrinde, mi devas rakonti ke la junulo ricevinta la organojn mortis. Oni sciis ke post la operacio, la sano de la junulo evoluis kontentige dum la unuaj kvin tagoj, kaj tial oni translokigis lin el Ĉambro de Intensa Flegado (daŭroflegejo) al Ĉambro de Speciala Flegado. Tie, li sukcesis progresi en taskoj kiuj antaŭe estis pli malfacile faritaj per si mem, ekzemple: manĝi, eksidi, kaj sin purigi. Tamen, poste aperis subita kaj forta netolero kontraŭ la engreftitaj pulmoj, kio kaŭzis la afliktantan rezulton.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361