2011-05-05

Salomón Hakim forpasis

Forpasis, hodiaŭ 5an de majo, en Bogoto, doktoro Salomón Hakim, elstara kolombia kuracisto.
Li estis konata pro sia laboro en la kampo de la neŭrokirurgio, ĉar li sukcesis priskribi la normalpreman hidrocefalon, kondiĉo tial nun nomita "Sindromo de Hakim". La kuracisto, deveninta de familio el Libano, elpensis valvon —kiu ankaŭ portas lian nomon— kiu estas uzata en la traktado de hidrocefalo. Ĉi tiu valvo reguligas la fluon de la likvaĵoj ene de la kranio kaj konsekvence la efekto kiun ĉi tiuj havas sur la nervaro. Tiu ĉi valvo permesis la kapabligon de pacientoj kiuj alie estus vivantaj en ĉiama kripleco.
Diplomita kiel kuracisto en la Nacia Universitato de Kolombio, li daŭrigis siajn studojn pri ĉi tiu temo en Usono, kie li fariĝis fakulo en neŭrokirurgio. Hakim dum multaj jaroj esploris la mekanikon de la krania kavo, kvankam li ankaŭ laboris kiel profesoro en pluraj universitatoj. Li ricevis plurajn premiojn kaj honorojn pro sia homhelpa esplorlaboro.

Etiquetas: , , , ,

2009-01-28

Samtempa grefto de koro kaj pulmoj en Medellín

En nia urbo, la scienca nivelo de medicino estas tre bona, kaj foje ĝia kosto, kompare kun aliaj landoj, allogas al eksterlandanoj por veni kaj havi ĉi tie sian kuracadon.
La ĵuse nova rimarkindaĵo tiurilata estas la samtempa grefto de koro plus pulmoj, farita en la Clínica Cardiovascular Santa María [Kardiovaskula Kliniko Sankta María], en la korpon de David Jiménez Castañeda, junulo 15-jara kun denaska kora difekto kiu poste damaĝis ankaŭ la pulmojn. La skipo de specialistoj estis direktita far D-ro Juan Camilo Jaramillo.
En tiu kliniko oni jam faris 274 greftojn de koro (la unuan en 1985) kaj 47 de pulmoj (la unuan en 1997).

NUNTEMPIGO de 2009.02.02: Bedaŭrinde, mi devas rakonti ke la junulo ricevinta la organojn mortis. Oni sciis ke post la operacio, la sano de la junulo evoluis kontentige dum la unuaj kvin tagoj, kaj tial oni translokigis lin el Ĉambro de Intensa Flegado (daŭroflegejo) al Ĉambro de Speciala Flegado. Tie, li sukcesis progresi en taskoj kiuj antaŭe estis pli malfacile faritaj per si mem, ekzemple: manĝi, eksidi, kaj sin purigi. Tamen, poste aperis subita kaj forta netolero kontraŭ la engreftitaj pulmoj, kio kaŭzis la afliktantan rezulton.

Etiquetas: , , ,

2008-11-18

Fremdlingva kuracisto en anglalingva malsanulejo

Adaptita el la libro 'Medical English',ISBN 9783540254287, eldonejo Springer

Etiquetas: , ,

2007-01-24

Alpremante Dion al angulo

Semajnon antaŭe mi kaj miaj samlandanoj estis atentaj al novaĵoj pri la malfacila kirurgio, farita en Bogoto, al du infaninetoj naskitaj kiel siamaj ĝemeloj ligitaj per siaj kranioj. Bedaŭrinde, post 13-hora operacio, ambaŭ infaninoj mortis, unu post alia.

Post la morto de la dua infanino, mi aŭdis per radio intervjuon kun kuracisto kiu partoprenis en la operacio, kaj fine li diris ke por konservi la vivojn de la beboj, kuracistoj faris ĉion eblan laŭ siaj scienco kaj rimedoj, sed ke la cetero estis en la manoj de Dio.

Kiam mi aŭdis la malĝojigan novaĵon pri la mortoj kaj la lastajn vortojn de la kuracisto, mi ne povis eviti pensi pri io kion mi legis en la 1970aj jaroj, en libro kiun mi multe ŝatis: La hispanlingva eldonaĵo de "La Cybernétique et l'humain" far Aurel DAVID (École Pratique des Hautes Études de Sorbono). En tiu verko la aŭtoro, pritraktas la manieron kiel la scienco kaj la tekniko daŭre etigas tiun parton "A" de nia koncepto pri "homo" kiun multegaj el ni -kiel pensite far Rene Descartes- konsideris "ne materia", dum grandigas tiun parton "M" kiun ni devas konsideri "materia".

etigo de nemateria homo

Mi tuj trovis similecon kun tio priskribita far Aurel DAVID: laŭ tio kion la kuracisto diris, multaj homoj konsideras ke la homo regas kelkajn aferojn, kaj ke tio kio estas fore de la homa regado estas faro de Dio. Tia konceptado sanĝiĝis neniom ekde la pratempo de la homaro. Mi vidas ke scienco kaj tekniko povas regi kaj kontroli ĉiam pli kaj pli da fenomenoj, kaj do ni lasas por "regado far Dio" ciam malpli kaj malpli da aferoj. Ĉu Dio fariĝos plia senlaborulo?.

etigo de regado far Dio

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361