2015-03-15

Letero de la Eksprezidento Álvaro Uribe Vélez al la kolombia Prokuroro1

La jena letero estas respondo far la kolombia eksprezidento Álvaro Uribe Vélez (maldekstre en la bildo) al letero sendita far la kolombia Prokuroro Alejandro Ordóñez Maldonado (dekstre en la bildo), pri la tiel nomata "pacprocezo" puŝata de la nuna kolombia prezidento, Juan Manuel Santos. Mi decidis traduki la leteron el la hispana lingvo en Esperanton, por helpi ke kelkaj eksterlandanoj komprenu la realon, anstataŭ la bildon ŝajnigita far la kolombia registaro, ke "ĉio iras bone kun la pacprocezo".
Siaflanke, la Prokuroro, post kunsido kun la prezidento J.M. Santos ankaŭ esprimis sian maltrankvilon pri kelkaj temoj de la tiel nomata "pacprocezo": [videaĵo en la hispana lingvo]
Continuaré defendiendo los derechos de las víctimas y ordenamiento jurídico en el proceso de paz"

La hispanlingvan originalon de la letero, publikigita la 15-an de Marto de 2015, vi trovas en la retejo de la partio Demokrata Centro:
1 Konvena klarigo:
Laŭ la PIV "Prokuroro" estas tiu kiu akuzas en la nomo de la Ŝtato. Tiu funkciulo en Kolombio estas nomata "Fiscal" ĉi tie temas pri kontraŭa koncepto: En Kolombio, la Oficejo de la Ĝenerala Prokuroro estas la ento kiu reprezentas la civitanojn antaŭ la Ŝtato. Ĝi estas la plej alta korpo de la Publika Ministerio ankaŭ formita de la Popol-defendanto kaj la Ombudsmano. La Oficejo havas administrajn, financajn kaj buĝetajn aŭtonomecojn sub la nacia buĝeto. Estas ĝia tasko certigi la taŭgan funkciadon de la devoj konfiditaj de la Konstitucio kaj la Leĝo al la ŝtataj funkciuloj.


Doktoro
Alejandro Ordóñez Maldonado
Ĝenerala Nacia Prokuroro
Respektita S-ro Prokuroro:
Mi volas danki al vi la leteron de la 11-a de marto kaj sendi al vi kelkajn komentojn pri la procezo kiu nuntempe divolviĝas en Havano inter la Nacia Registaro kaj narkotaĵoŝakranta terorisma grupo. Ĉi tiuj komencaj komentoj estos periode kompletigitaj far studgrupo de la la partio Demokrata Centro, al kiuj apartenas, inter aliaj, la direktoro de la partio D-ro Oscar Ivan Zuluaga, la kunordiganto de Internaciaj Aferoj D-ro Carlos Holmes Trujillo, la senatano Alfredo Rangel kaj la iama komisiito pri paco D-ro Luis Carlos Restrepo.
Ekde la komenco de ĉi tiu regado ni prezentis niajn zorgojn pri la malbonigo de la sekureco, kiu havas inter ĝiaj kaŭzoj la ĉeson de la prezidanta devontigo, la senkuraĝigo de la Armitaj Fortoj kaj la malfido de la civitanaro. Ambaŭ: la leĝaj normoj aprobitaj samkiel la oficiala politika diskurso kiu egaligis la Armitajn Fortojn al la terorismo, metante ilin ambaŭ en la kategorion de aktoroj en la konflikto. El tio naskiĝas la eraro konsideri tiel valide ke la terorismo forkaptu aŭ murdu soldaton aŭ policanon kiel ke ĉi-lastaj, reprezentantoj de la Ŝtato, okazigu la kapton aŭ la laŭleĝan homperdon de teroristo. Ni esprimis ke la juĝaj solvoj por soldatoj kaj policanoj ne devas dependi de interkonsentoj en Havano. Ni proponis tribunalojn por revizion de verdiktoj kaj ni studas plian instancon kun profito de kondiĉigita libereco. Niaj Armitaj Fortoj estis daŭre profesiaj elementoj de demokratio, kiuj ne povas esti egaligitaj al armeoj kiuj servis al diktatorecoj por alfronti liberecemajn insurekciojn. Dum la celo de terorismo estas la krimo, malgraŭ ke iuj nomu ĝin "rajto al ribelo", la tasko de la Armitaj Fortoj estas la sekureco, en kies plenumo ili montris decidiĝon por puni iun el siaj membroj kiu malobservis la leĝon.
Krimo estas pli potenca hodiaŭ ol kvin jarojn antaŭe, ĝi reakiris politikan proparolon kaj kapablon por krima agado. Ĝi ankaŭ pliperfektigis siajn praktikojn; ekzistas malpli da aŭto-bomboj kaj forestas la spektaklecaj kidnapoj, tamen ekzistas pli da mon-truddevigo kun selektivaj eksplodaĵoj.
La civitanaj retoj por subteno al sekureco estis eliminitaj kaj kreskas la nombro da civitanoj kiuj ne trovinte subtenon far la Ŝtato, ne denuncas la deliktulon kaj preferas pagi la (t. n.) "vakcinon" kaj obei la teroristan ordonon, ekzemple, planti kokaon anstataŭ oleopalmon. Spite de la koalicio inter la gerilistaro kaj krimaj fibandoj, ĉi-lastaj estas prezentataj kvazaŭ paramilitaj aŭ memdefendantoj en iuj areoj de la lando.
Ni akceptas, ke la homa bazo de terorismaj grupoj, jam resocianigita ne iru en malliberejon kaj al ĝi oni rekonu la rajton de politika elekteblo. Ni insistas, ke la ĉefoj respondecaj pri malhumanaĵoj devas iri en malliberejon, kvankam la pundaŭroj estu reduktitaj, kaj tiuj ne devos ĝui politikan elekteblon. Ĉi tio ne nur pro la internaciaj devontiĝoj de Kolombio sed ankaŭ pro la elokventaj ekzemploj el la historio kiuj montras ke senpuniteco, aŭ manko de mallibero, estas malbona etalono kiu generas novajn violentaĵojn. Kaj ion pli: la grupo FARK rifuzis multajn ŝancojn ofertitajn far malsamaj sindonaj Registaroj, ŝancojn kiujn la grupo profitis por rearmiĝi; eĉ Prezidento Belisario Betancur pardonis ilin, membroj kiel Ivan Marquez kaj Braulio Herrera estis en la Nacia Kongreso kaj revenis al terorismo.
La nasko de nova violento, pro manko de malliberejo por la ĉefoj, neas al viktimoj la ĉefan riparon kiu estas la rajto al ne-ripeto de la krima ago.
Pri la viktimoj, ni petas ke oni postulu al la krimuloj la transdonon de la fie akirita mono por ripari tiujn viktimojn. FARK estas konsiderata inter la tri plej riĉaj terorismaj grupoj.
La simpla forlaso aŭ deklaro de ne-uzo de armiloj estas nesufiĉa; Necesas ke ili estu donitaj kaj detruitaj, ne estus libera la civitanara esprimo se la civitanoj uzas ajnan rimedon de ratifo dum ekzistas armitaj teroristoj.
Ni pensas, ke la perforta terorisma implikiĝo por instigi al invado de terenoj en Kaŭko, la kresko de kultivaĵoj por drogo en Katatumbo, la teritoria kontrolo sur areoj, la minaco al la partio Demokrata Centro, kiel okazis kun la kandidatecon de D-ro Óscar Iván Zuluaga, la murdo kaj la mona truddevigo, pravigas ke la unuflanka batalhalto anoncita far la teroristoj estas mokado aŭ pruvo ke unu afero estas kio okazas en la Havano kaj alia la sendependeco de tiuj kiuj faras krimojn en Kolombio.
Zorgigas nin la limoj al demokratio kaj al la privata ekonomia iniciato kiu emerĝas: el la tekstoj de Havano, el terorismaj agoj kiujn la Registaro akceptas, kaj el la ekonomiaj politikoj kiuj komencas montri siajn perversajn rezultojn. La agrikultura entreprenado estas timigita, pluraj industrioj ekinklinas instaliĝi eksterlande, ne ekzistas politiko por entreprenigo, al la forlasita kamparano estas ofertitaj rezervaj areoj kiuj montriĝis kiel feŭdoj de la teroristoj. Mallonge: la ekonomio revenas al malriĉaj kondutoj kun ĝiaj malutilaj efikoj sur la sociaj politikoj. Kaj se ĉi tio okazas ĉe registaro kiu promesis la malon, kion atendi ĉe unu de transiro kiun oni anoncas por alveni al alia kun decida partopreno kaj influon de teroristoj?
Nin konfuzas tio, ke la registaro dum sia kampanjo diris ke estis mensogo ke ĝi legalizos la drogkomercon kaj nun proponas ke tiu krimo, financanto de terorismo, kiel ankaŭ la kidnapo, la rekrutigo de infanoj kaj aliaj deliktoj, estu igataj politikaj krimoj por certigi la senpunecon de ties krimintoj.
Nin konfuzas tio, ke la registaro dum la kampanj diris ke estis mensogo ke ĝi negocis ambaŭflankan batalhalton kaj nun formaligas la paralizon de la Aera Forto, kvankam tiu estas la plej efika ilo kontraŭ terorismo.
Nin konfuzas tio, ke dum la kampanjo la registaro diris ke estis mensogo ke ĝi akceptos senpunecon, kaj nun ne nur volas konkretigi tion difinante abomenindajn krimojn kvazaŭ politikaj krimoj, sed eĉ petis al la Registaro de Hispanio, kiu malliberigis la terorisman grupon ETA, propeti ĉe la Internacia Puna Kortumo eksterregulan permeson por la Registaro de Kolombio cele ne malliberigi la narkotaĵoŝakrantajn teroristojn.
Nin konfuzas tio, ke la registaro unu tagon neas siajn klopodojn en Usono por eligi el malliberejo narkotaĵoŝakrantan teroriston kiu uzis privilegiitan financan informon por kidnapi civitanojn de la departemento Cezaro, kaj poste, por prepari la sciigon, konfesas tion kun la subtileco propra de sendolora trompo.
Nin konfuzas tio, ke la Registaro akceptas la malnovan tezon de dramaturgo laŭ kiu ĉiuj civitanoj "devas esti igitaj malbonaj por ke la vere malbonaj povas esti pardonitaj".
Ni devas averti ke tiuj leĝoj, uzitaj en aliaj landoj por pardoni ĉiujn, inkluzive la ne kulpajn, kun la sola intereso doni senpunecon al krimuloj, pruvis ilian senefikecon tiulande kaj internacie: En unu lando rezultis la militistoj en malliberejo kaj la gerilistoj en la registaro, en alia mankis unu voĉdono por abrogi la regulon, en alia oni nuligis la verdikton kiu absolvis la masakron kaj kiu utilis por sigeli politikajn interkonsentojn.
Ni devas memori ke nia demokratio havas la virton pliboniĝi kaj etendiĝi sen bezono de pakto kun teroristoj. Estis la terorisma agado la precipa kaŭzo de bremso por ekonomiaj kaj sociaj procezoj de konstruo de prospero kaj egaleco.
Ni devas esprimi nian angoron pro la regreso de la lando, kion la registaro sukcesis preteratentigi per koncentrigo de la atento en la fikcio, ke ĉio estos solvita en la "post-konflikto".
Afliktas nin la fakto: esti en la devo pensi ke estis pli kohera la terorismo en sia vidado, katastrofa por la lando, ol la Registaro en sia devo protekti demokration kaj privatan ekonomian iniciaton.
S-ro Prokuroro: komprenu ke terorismo estas pli forta hodiaŭ ol kvar jaroj antaŭe kiam ĝi estis en procezo de malmuntado, ni komprenas ke hodiaŭ estas pli malfacile postuli tion kion devus esti postulita ĉe la komenco de la intertraktado. Ni sugestas ke estas pli bone plidaŭrigi la konversaciojn, laŭnecese, por eviti subskribi interkonsenton damaĝan al nia demokratio. Tamen la pacienco en dialogo devas esti kompletigita per la urĝa garantio ĉesigi la perforton; tial ni insistas ke la unuflanka ĉeso de krimaj agadoj de la teroristoj, estu kontrolebla, por kio necesas koncentriĝon de la teroristoj sur unu loko. Ni ne kontraŭas ke la superrigardo en tiu geografia situo estu zorgita de internaciaj institucioj. Dum ili estas tie koncentrataj kaj kontrolataj, ili povas konservi siajn armilojn kies fina transdono estus ĉe la subskribo de la interkonsento. Oni povus konsideri, ke la tempo de situo en la koncentrejo estu kvantigita por dedukto el la tempo en malliberejo.
La Komisiono de Studo de la partio Demokrata Centro, anoncita en la unua paragrafo de ĉi tiu letero, kune kun aliaj kolegoj kaj mi mem, elmontros niajn maltrankvilojn al vi kiel reprezentanto de la popolo en la Publika Ministerio, al la civitanaro dum nia ĉiutaga dialogo, al Kofi Annan, al la Unuiĝintaj Nacioj, kaj al la internacia komunumo. Ni ankaŭ metos ĉi tiujn skribaĵojn por kono de la eks-Prezidanto Andrés Pastrana, de la D-roj Marta Lucía Ramírez, Álvaro Leyva kaj Antonio Navarro.
Mi signaturas, S-ro Prokuroro, kun la plej granda respekto,
Álvaro Uribe Vélez
Rionegro, Antjokio, marto 2015

Etiquetas: , , , , , ,

6.2914-75.5361