2015-02-17

Sindromo de la kuirita ranino aŭ procezo de kolektiva anestezo

Pro tio, ke mi plene konsentas kaj samopinias kun la jena artikolo de la kolombia politika analizisto Javier Loaiza (en la bildo), rilate la trompan kaj mensogoplenan tiel nomata "pacprocezo" puŝata de la nuna kolombia prezidento, Juan Manuel Santos, mi decidis traduki la artikolon el la hispana lingvo en Esperanton, por helpi ke kelkaj eksterlandanoj komprenu la realon, anstataŭ la bildon ŝajnigita far la kolombia registaro, ke "ĉio iras bone kun la pacprocezo".

La hispanlingvan originalon, publikigita la 17-an de Februaro de 2015, vi trovas en:
http://javierloaiza.nuevapolitica.net/noticias/1-latest-news/156-santos.html

Mi metis inter kvadrataj krampoj [ ] klarigojn por plifaciligi al eksterlandanoj la komprenon.

Iom post iom ili kuiras nin, ili portas nin al neatendita aferstato per tiu tuta Santos-isma procezo de intertrakto en Havano.

Olivier Clerc, skribis en la jaro 2005 libron titolitan "La ranino kiu ne sciis ke oni kuiris ŝin ... kaj alia vivo-lecionoj" kiu priskribas kion la registaro kaj la amaskomunikiloj estas farante al ni.

Imagu kaserolon plenan de akvo, en kiu trankvile naĝas ranino.

La kaserolon oni hejtas tepide. Post kelka tempo la akvo estas varmeta. Ĉi tion la ranino sentas agrable, kaj tial ŝi daŭre naĝas. La temperaturo komencas supreniri. Nun la akvo estas varma. Iom pli ol kiom kutime plaĉas al la ranino. Tamen ŝi ne havas zorgojn malgraŭ ke la varmo iom lacigas kaj dormemigas ŝin.

Nun la akvo estas vere varmega. Al la ranino tio komencas ŝajni malagrable. La malavantaĝo estas ke ŝi sentas sin sen forto, do ŝi estas limigita al tolero, ŝi faras nenion alian.

Tiel, la akva temperaturo daŭre leviĝas malrapide, neniam en akcelita maniero, tiel ke preskaŭ ne percepteblas ŝanĝo ĝis la tempo kiam la ranino fine estas kuirita, kaj ŝi mortas sen esti iam konscia ke ŝi estis en danĝero kaj sen fari eĉ la plej etan penon por eliri eksteren de la kaserolo.

Se oni estus metinta la raninon abrupte en kuirvazon kun la akvo je 50 gradoj, ŝi estus savinta sin per energia salto.

Ni ŝajnas raninoj enmetitaj en la kaserolo nomita Kolombio, en kiu ni estas kuirataj malrapide kaj nepercepteble, en kiu ĉiu kiu kuraĝas atentigi pri eraroj en la tiel nomata "pacprocezo" estas nomita malamiko de la paco, amiko de la milito.

Juan Manuel Santos unue igis la kolombianojn elekti lin ĵurante eterna amon al Álvaro Uribe Vélez. Tuj post sia enoficiĝo, li difinis la antaŭe malamitan Hugo Chávez kiel sia "nova pli bona amiko".

Post serio de sociaj protestoj en Kolombio, pri kiuj li deklaris per amaskomunikiloj ke "tiu striko ne ekzistas", kaj post sciigo per la venezuela kanalo Telesur, li hastis por agnoski ke jam dum pli ol unu jaro li estis farante intertraktojn kun la gvidantoj de FARK por komenci pacprocezon.

Li avertis, ke ĉio estis por la paco de Kolombio, por fini la violenton de pli ol kvindek jaroj, kaj ke en monatoj oni estos subskribinta pac-akordon, bona intenco, sendube.

Tagoj pasis kaj estis anoncitaj "gravegajn interkonsentojn" en temoj pri la kamparo kaj io pli. Ne restis klare kio estis la grandaj konkludoj pri politika partopreno, krom ke oni donus kelkajn areojn al la FARK por ke ili iĝu privilegie elektataj, kaj pri la tria temo, tiu de la fino de la konflikto, nenio, nek livero de iliaj armiloj, nek ĉeso de rekrutigo de neplenaĝuloj, nek senminigado; nek pri la kvara temo: forlaso de la narkotaĵa negoco ...

Tamen, la registaro daŭre insistis ke la subskribo estis ĝuste aliflanke de la stratangulo, kiel sofismo kiu ĉiufoje ŝajnas pli malproksimiĝi ol apudiĝi. Ĉio sub la postulo, ke "nenio estas akordita ĝis kiam ĉio estas akordita", kio povas signifi ke malgraŭ ke ili akordus pri 99% aŭ pli el la interkonsentita temaro, ajna tago ili povus diri ke io ne plaĉis al ili, kaj tiam ili forirus el la tablo, kaj fino.

La konversacioj inter registaraj intertraktantoj kaj la kapoj de la narkotarĵnegoca gerilanaro jam daŭras pli ol tri jarojn en kvin-stela hotelo en Havano (neniu diris al ni kiuj pagas la fakturon, tamen ni supozas ke ĝi estas pagata el tio nomata "la ŝtata trezorejo", alidire: el la mono de la impostpagantoj).

Kaj kompreneble, se tio estas la prezo pagenda cele ke ili ĉesu mortigi, kidnapi, ĉantaĝi kun atencoj, rekrutigi infanojn, ataki lernejojn kaj hospitalojn; kaj ke ili senminigu, liveru siajn armilojn, ĉesu la deliktojn de narkotaĵ-ŝakrado, de kontraŭleĝaj minejoj kaj de mon-eldevigo; tiu estus certe malalta prezo kiu adicius al tiu jam pagita far la kolombianoj dum pli ol duona jarcento de sistema perforto kontraŭ civitanoj kaj milionoj da viktimoj.

Preskaŭ ne ekzistas familio en la lando kiu ne jam havis proksimulon kidnapitan, mortigitan, ĉantaĝitan, kaj spite tion FARK daŭre asertas kun aroganteco ke ili ne estas viktimigantoj sed viktimoj, ke la Ŝtato estas la malbona kaj ili la bonaj, kaj ke ili ne ŝakras kokainon, inter aliaj asertoj. Eble por kelkaj la komenca motivo batali kontraŭ ekskluzivema kaj subpremanta Ŝtato en sia tempo restas la pravigo por persisti hodiaŭ en sia negoco kaj sia modus vivendi.

Nu, tiam, la registaro akuzas, insultas kaj senkreditigas la kritikantojn kiuj komencis reagi ĉar oni ne konis detalojn de la diskutoj. Kaj la registaro eĉ kontribuas por ke iuj ĵurnalistoj, malkomfortaj por la registaro, estu forigitaj el amaskomunikiloj kaj esprimkanaloj. Guton post guto oni anestezas nin.

Pro la manko de rezultoj kaj la nekredindeco ĉe la civitanoj pri la ebleco de pozitiva rezulto de la intertraktado —kaj la esprimoj de iuj prokuroroj kaj eks-prokuroroj de la Internacia Kriminala Tribunalo signifante ke ne povos ekzisti senpuneco kaze de abomenindaj krimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro—, la prezidenta populareco faladis tiel ke dum pli ol la unuaj ok monatoj de 2014 estis solidigita, laŭ ĉiuj opinisondoj, la intenco ne voĉdoni por reelekto, kiu atingis proksimume 60%.

Despere, operacio estis muntita por kontraŭstari la negativan bildon de la registaro. Aperis "komputil-entrudulo" kiu laŭ spertuloj pri komputiko ne estas tia, kiu, supozite, nome de la opozicia porprezidenta kampanjo "kaŝkaptis" telefonajn konversaciojn de intertraktantoj kaj atencis kontraŭ la t.n. pacprocezo. Eĉ tiel, la prezidento en sia klopodo por akiri reelekton apenaŭ atingis 25% el la voĉdonoj en la unua balotado.

Tiam ekis katastrofo. Polusigi la publikan opiniantaron, minaci por jure procesi la kandidaton kaj aliajn membrojn de la opozicia kampanjo, bombasto tra amaskomunikiloj por puŝi la kolombianojn al dezirpensado pri ia paco ĉiufoje pli neatingebla, montri la politikan kontraŭulon kvazaŭ la malbona, malbela, militema kaj marioneto de Álvaro Uribe. Kaj subtenante ĉion per la tuta "marmelado" [mono] el la fipolitika korupto, kaj en tri semajnoj la registaro sukcesis tordi la aferon por gajni per iomete pli ol 50%.

Post tio, la akvo en la kaserolo varmiĝas pli kaj pli. La Ĝenerala Prokuroro aperema en amaskomunikiloj —prokuroro kiu nur reagas ĉe famigitaj kazoj kaj kiu aplikas ion kion raportistino nomis la "Radia Kriminala Sistemo" [vortludo anstataŭ "Akuza Kriminala Sistemo"]—, surprizas nin ĉiusemajne kun novaj "perloj" kiuj ŝajnas parton de la procezo por moligi la publikan opinion por ke ĉi lasta fine akceptu ke kio ajn estas kuirata, estas kuirata kaj punkto.

Tiam komencas aperi, unu post alia, la pecoj de ĉi tiu stufaĵo el oferoj far la registaro sen konkretaj respondoj el la alia flanko, krom iu dubinda militpaŭzo kiun ili proponas interŝanĝe de ke la ŝtataj Armitaj Fortoj ne plu persekutu ilin. Kaj la registaro eliras por festi, ni ne scias ĉu naive aŭ cinike.

Ke la ŝakrado de narkotaĵoj estu deklarata delikto konektita kun la insurekcio, ke la kompromiso fari referendumon pri la akordoj kuj estos atingitaj ne estas deviga sed akto de elasteco kaj donacemo flanke de la reganto, ke la Justeco ne povas enmetiĝi en la pacprocezo, —kiel eĉ asertas la prezidanto de la Kortumo—.

Nun la akvo estas preskaŭ bolanta. Tiam el Havano ili surprizas nin per la malavara donaco, ke ili ne plu rekrutigos infanojn, sed nur pli aĝaj ol 17 jaroj. Kaj kompreneble, ke ili ne liveros siajn armilojn, ke ili ne estas teroristoj, ke ili ne estas viktimigantoj sed viktimoj, ke ili timas ke oni mortigu ilin same kiel la ĉefojn de la UP [politika partio de aliaj eksgerilanoj].

Kaj tiam la eks-prezidento César Gaviria ekaperas proponante ian specon de pardono kaj forgeso por ĉiuj, inkluzive koruptulojn kaj sponsorojn de ĉiaj peltoj.

Nekredeble ke oni volas enmeti ĉiujn en la saman sakon. Speciale militistojn kiuj laŭ tio kion klarigis al mi hieraŭ du emeritaj generaloj, ekzistas ĉirkaŭ du mil membroj de la Armitaj Fortoj sub juraj procesoj, kiuj ne petas amnestion sed justecon kaj postulas militistan foruon por juĝi ilin pro siaj agoj, dum el la alia flanko, inter gerilanoj kaj sponsoroj povus, laŭ taksoj, superi 30 milojn.

Ĉio ŝajnas okazi pro ia obsedo de la prezidento, laŭdire por kandidatigon al la Nobel Pacpremio aŭ la Ĝenerala Sekretarieco de Unuiĝintaj Nacioj, kiu verŝajne apartenos al iu latinamerikano en 2016, kio iel klarigus liajn kapricojn kaj ridetojn kun kelkaj despotoj kaj popolismaj regantoj de la najbaraĵo.

Se li estus elektata por UN, ni liberiĝos de ĉi tiu narcisisma tromp-ludisto kiu enmetis nin en necertan kaj danĝeran ludon, al kio aldoniĝas la ekonomian krizon kiu jam ekmontriĝas. Kaj li lasus nin en manojn de sia kun-prezidento la neeltenebla "faraono" Germán Vargas Lleras.

Ni estus plene kuiritaj.

Etiquetas: , , , ,

3 Komentoj:

Blogger john diris ...

Este blog ha sido eliminado por un administrador de blog.

2/08/2017 01:09:00 p. m.  
Blogger john diris ...

Este blog ha sido eliminado por un administrador de blog.

2/08/2017 01:10:00 p. m.  
Blogger john diris ...

Este blog ha sido eliminado por un administrador de blog.

2/08/2017 01:10:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361