2015-02-03

Esperanto kaj aliaj aktivulaj movadoj

Kelkaj homoj argumentas ke ili ne uzas Esperanton ĉar la kvanto de esperanto-parolantoj estas tro eta por fari sufiĉan ŝanĝon en la mondo, kaj tamen tiuj samaj homoj agas protekteme pri la medio spite ke ili konscias ke la kvanto de medio-protektantoj estas tro eta por fari sufiĉan ŝanĝon en la mondo.

Kelkaj homoj argumentas ke ili ne uzas Esperanton ĉar la kvanto de esperanto-parolantoj estas tro eta por fari sufiĉan ŝanĝon en la mondo, kaj tamen tiuj samaj homoj aktivas favore al la monda paco spite ke ili konscias ke la kvanto de pac-aktivuloj estas tro eta por fari sufiĉan ŝanĝon en la mondo.

Kelkaj homoj estas aktivuloj por protekti kaj konservi la biodiversecon kaj tamen ili ignoras tute la protektadon kaj konservadon de la lingvodiverseco kiun la Internacia Lingvo aŭ Esperanto helpas protekti.

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361