2015-09-12

La venezuela registaro serĉante propekajn kaprojn

(Tradukaĵo el artikolo originale publikigita en angla lingvo far The Economist. )

La rilatoj inter Venezuelo, en radikalaj socialismaj manoj ekde la turno de la jarcento, kaj ĝia aperte pro-usona najbaro, Kolombio, ofte estis vagema kaj kelkfoje, laŭlitere eksploda. En 2007 la unua sekcio de gasodukto interliganta la du landojn estis inaŭgurita, meze de varma retoriko pri renovigita amikeco. Tamen, en julio ĝi disrompiĝis, ŝajne pro manko de bontenado, kaj duflankaj streĉiĝoj de alia speco baldaŭ ekflamis.

Antaŭaj krizoj kaŭzis la sendon de venezuelaj tankoj al la landlimo, kaj plendoj far la kolombia registaro ke maldekstremaj ribelaj batalantoj estis gastigitaj en la apuda lando. Tamen la nuna disputo estas havante aparte teruran efikon sur ordinaraj homoj, kaj ĝi faras ŝercon el la klopodoj de Juan Manuel Santos, kolombia prezidento, fliki barilojn kun lia venezuela samrangulo Nicolás Maduro.

La 9-an de aŭgusto, Sro Maduro fermis la limtransirejojn kiuj konektas la venezuelan subŝtaton Táchira kun apuda departemento de Kolombio, Nordo de Santander. Li diris ke la celo estis halti kolombiajn kontrabandistojn kiujn li kulpigas pri la manĝo-mankegon en sia lando. (Estus pli proksime al la vero diri ke tiuj kontrabandistoj prosperas en partnerado kun la venezuela Nacia Gvardio.)

Plagita de ekonomiaj tragedioj, inkludante plonĝon en enspezoj el oleo, kaj ŝajne serĉante oportunajn propekajn kaprojn, la venezuela ĉefo deklaris krizostaton en kvin komunumoj kiuj limas kun Kolombio. (Alia ok estis poste aldonitaj.) Li ankaŭ ordonis al sia polico kaj Nacigvardio komenci deporti kolombianojn vivantajn "kontraŭleĝe" en Venezuelo. La humoro mallumiĝis ĉi-semajne kiam Venezuelo fermis ankoraŭ plian liman lokon, ĉi tiu inter la subŝtato Zulia kaj la departemento Guajira en Kolombio.

Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, preskaŭ 1.500 kolombianoj estis deportitaj dum la tempo de du semajnoj kaj pli ol 18.600 aliaj fuĝis reen al sia hejmlando propravole. Eĉ kiam la oficiala deportadoj kvietiĝis, la paniko inter kolombianoj vivantaj en la venezuela flanko de la limo restis. Multaj vadis tra la rivero Táchira kun posedaĵoj ligitaj sur siaj sultroj. Pli ol 3.400 homoj amasiĝis en 21 gastejoj en la kolombia urbo Cúcuta.

Kolombio estas kolerega, dirante ke Venezuelo kreis humanitaran krizon. Ĉe UN kaj la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, ĝi denuncis lian najbaron pro persekuti al ĝiaj civitanoj kaj provi kulpigi aliajn pri sia ekonomia nekompetenteco. Tiu lasta akuzo povas esti bone fondita; S-ro Maduro havas ĉiujn kialojn por distri la opinion antaŭ la balotelektoj en decembro kiujn siaj socialistoj povas perdi.

Tamen selekti lukton kun Kolombio povas kontraŭtrafi sur S-ron Maduron, laŭ Maria Teresa Belandria, profesorino pri internacia juro ĉe la Centra Universitato de Venezuelo. Proksimume 5m el la 30m da homoj en Venezuela estas de kolombia deveno kaj multaj estas registritaj por voĉdoni. Tio estas en parto danke al politika truko far la fajra antaŭulo de S-ro Maduro, Hugo Chávez, nomita "Misio Identeco" en 2003; ĝi temis pri doni milojn da provizoraj venezuelaj identecaj paperoj al enmigrintoj kun la espero kreai dankeman novan balotan distrikton.

Eĉ antaŭ ol S-ro Maduro turnis sian koleron sur ilin, multaj kolombianoj en Venezuelo sentis sin seniluziigitaj pro la penado ĉe ilia gastiganta lando kaj fervoraj por reveni hejmlanden. Ĉe la kolombia konsulejo en Karakaso, estis longa atendovico de kolombianoj akirantaj la paperojn kiujn ili bezonas por reiri. Ili ne estas tuj tuŝitaj de elpeloj ĉe la landlima regiono, tamen prepariĝi por reiri hejmen ŝajnas saĝe.

Kelkaj pasigis plejparton de sia vivo en Venezuelo, kiu altiris migrantojn kiam ĝia ekonomio estis sana. Omaira, 67-jaraĝa hejm-servistino en Karakaso, diris ke ŝi transloĝiĝis al Venezuelo pli ol 50 jaroj antaŭe por gajni salajron en forta valuto. La nuna krizo metis finon al tiu profito; dum la lastaj 12 monatoj, la valoro de la venezuela Bolívar plonĝis pli ol 90% kontraŭ la kolombia peso en la nigra merkato.

Kolombio scias ke Omaira ne estas sola en ŝia hejmsopiro. La registaro de S-ro Santos opinias ke se, kiel atendite, la nuna konflikto daŭras ĝis la fino de la jaro, tiom multaj kiel 500.000 kolombianoj povos reveni el Venezuelo.

S-ro Santos kaj Sro Maduro komence diris ke ili pretas diskuti manierojn lozigi la streĉiĝon; sed tio estis antaŭ la lastatempa landlima fermaĵo de la 7-an de septembro. "Kiam ni malfermis la pordon al dialogo, Venezuelo respondis fermante la limon eĉ pli," sakris la kolombia ĉefo.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Hello Everyone,

Check out recent tips to make your research publishable at IEEE Aerospace Conference at IEEE Paper Tips

Similarly, we also tips to get your paper selected at 2023 AIAA SciTech Forum.
Read Out AIAA Paper Tips

5/21/2022 01:16:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361