2008-12-18

traduku.net

La retejo TRADUKU.NET, kvankam ne perfekta —kiel ĉiuj (ĝisnunaj?) maŝinaj tradukiloj— povas iom helpi al homa tradukanto inter angla kaj Esperanto. Ĝi utiligas la programon Elitrad, "modesta sed utila" kiel legeblas en ĝia pria paĝo. Jen ekzemplo de tradukado el angla en Esperanton:


ANGLA ORIGINALO:
Record-high world oil prices have prompted renewed interest in producing liquid fuels from coal. The United States leads the world in recoverable coal reserves. Moreover, the technology for converting coal to liquid fuels already exists, and production costs appear competitive at world oil prices well below current levels. Yet, despite its promise, private investment in coal-to-liquids (CTL) technology is being impeded. This book presents an in-depth review of the prospects of and policy, governance, and environmental issues associated with establishing a CTL industry in the United States.
ESPERANTA TRADUKAĴO:
Rekordoalta mondo prezoj de petrolo havas instigitan renovigitan intereson en produktantaj likvaj karburaĵoj de karbo. Usono gvidas la mondon en reakirebla karbo rezervoj. Cetere, la teknologio por transformanta karbo likvaj karburaĵoj jam ekzistas, kaj kostoj de produktado aperas konkurencivan ĉe mondo prezoj de petrolo multe malpli ol aktualaj niveloj. Jam, malgraŭ sia(n) promeso, privata investo en karbo (CTL) teknologio estas ..ata malhelpita. Ĉi tiu libro antaŭsendas ĝisfundan revizion de la perspektivoj de kaj politiko, administrado, kaj ekologiaj aferoj asociiĝ kun establanta CTL industrio en Usono.

Ankaŭ, kiel jam aperis en la blogo Mojose, se vi uzas ret-krozilon FIREFOX, vi povas elŝuti komplementon "TRADUKU" por Firefox, el (por hispanlingva paĝo):
https://addons.mozilla.org/es-ES/firefox/addon/620
Post instalo, la komplemento permesas ke en iu ajn paĝo vi faru jene:

  1. Selektu tradukotan tekston (frazon, paragrafon..) per trairo de la kursoro dum vi premas la maldekstran musbutonon.
  2. Premu la dekstran musbutonon por aperigi menuon kie jam estas "traduku"
  3. Metu la kursoron sur tiu "traduku" por aperigi liston de lingvo-paroj XX → EO (kie XX povas esti unu el 13 lingvoj krom EO, nuntempe).
  4. Selektu la lingvo-paron adekvatan (ekzemple ES → EO, por hispana teksto)
  5. Se aperas dialog-fenestreton pri "Javascript", klaku sur "akcepti"
  6. Aperas fenestro kun la tradukaĵo en Esperanton, kaj en Anglan. Ĝi tradukas per la angla kiel pontolingvo, ekzemple ES → EN → EO.

Etiquetas: , ,

3 Komentoj:

Blogger Tonyo diris ...

Estas nova tradukilo el la hispana aŭ kataluna en Esperanton en:
http://www.apertium.org. Provu ĝin, sed ankoraŭ necesas iom da disvolvigo.

12/19/2008 01:46:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon Tonyo, ĉiam bonas ekkoni pri novaj tradukiloj kun Esperanto.

Mi atendas la enkondukon de Esperanto en la tradukilo de Google, kun ĝia kapablo lerni (por ke ni ĉiuj helpu instrui ĝin), pri kiu mi skribis: [1] kaj [2].

12/19/2008 04:11:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Dankon pro la mencio pri Mojose! Cetere ŝajnas ke nun eblas oficiale elsŭti Fajrovulpon en Esperanto.

12/22/2008 11:49:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361