2008-11-23

Sen Usono, bonas Ĉinio, Japanio, Kanado, Rusio, ...

La fina aprobo de la Liberkomerca Interkonsento inter Usono kaj Kolombio estadas malfacila pro la sinteno de la Demokrata Partio usona, malgraŭ la forta apogo de la usona prezidento. Dume, Kolombio devas serĉi komercajn eblecojn en la cetera mondo, kaj dum la ĵus pasintaj tagoj okazis kelkaj novaĵoj pri tio:

  • Estis subskribita Liberkomerca Interkonsento inter ministroj pri komerco de Kolombio kaj de Kanado.
  • Inter la prezidentoj de Kolombio kaj de Ĉinio estis interkonsento pri progresigo kaj protekto de la reciprokaj investoj.
  • La japana ministro pri eksterlandaj aferoj kunsidis en Bogoto kun la kolombia samfaka ministro kaj la kolombia prezidento, cele al plifortigo de rilatoj inter ambaŭ landoj.
  • Ankaŭ la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj kunsidis en Bogoto kun la kolombia samfaka ministro kaj la kolombia prezidento, cele al plifortigo de rilatoj inter ambaŭ landoj.
  • En Limo (Peruo) pluraj landoj de la Azia-Pacifika Forumo de Ekonomia Kooperado esprimis sian apogon por ke Kolombio apartenu al tiu organizaĵo, kion nia lando klopodos fari tuj kiam finiĝu prokrasto kiu validas nun en tiu organizaĵo por akcepti novajn membrojn. Memoru ni ke Kolombio havas 1648 km de marbordo ĉe la Pacifika oceano (krom 1560 km ĉe la Atlantika).
  • Nuntempigo de 2008.11.25~22:20 kolombia horo: La 25an de novembro, en Ĝenevo (Svislando), la kolombia ministro pri Komerco, Industrio kaj Turismo kune kun landaj reprezentantoj de la Eŭropa Asocio de Libera Komerco, subskribis Liberkomercan Interkonsenton inter nia lando kaj grupo de Eŭropaj landoj.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Kiom plue tiom plie. :)
Bone, ĉu ne?

12/09/2008 05:36:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361