2008-10-29

Virtoj, moralo, etiko, justeco, ... sen dio

Du semajnojn antaŭe mi parolis kun du amikoj pri la kredoj de homoj pri astrologio, religioj kaj ceteraj mitologioj, kaj kialoj por tia konduto. Mi entemigis unu kialon pri kiu mi legis mencion (eble en The-Brights.net): Religio kaj la kredo pri dio kvazaŭ se ĝi necesus por ke homo havu moralajn valorojn kaj virtojn, etiko, justeco kaj similaj, pro timo al puno venonta el dio, aŭ pro alia sinteno rilate al dio. Unu el la amikoj rakontis kiel li estas —sen kredo pri dio— eĉ pli "morala" respektante, ekzemple, la vivon de insektoj kiujn alia "religiema" homo mortigas tuj senpense. Ankaŭ mi, kiel la membroj de "The-Brights.net", vidas ke eblas havi homecajn kaj moralajn valorojn ekde naturalisma filozofio, sen neceso kredi pri la ekzisto de supernaturaj estaĵoj. Tamen, mi ne analizis la temon pli profunde.
Nu, hazarde mi trovis nun libron kiu pliprofundigas en tiun temon, kaj kiun mi komencis legi. Temas pri la anglalingva "Value and Virtue in a Godless Universe", (ISBN-13= 9780511109911), [Valoro kaj Virto en Sen-dia Universo], verkita far Erik J. Wielenberg.

Etiquetas: , , , , ,

3 Komentoj:

Blogger ĵeromo diris ...

ja, mi ne bone vidas la neceson de tuta libro pri la temo. kompreneble moralo jes eblas sen religio. se oni decidas ekzemple ke mortigo de insektoj malmoralas, tiam indulgo de insektoj estas morala sinteno kaj mortigo de ili estas malmorala sinteno. kio plia dirindas?

aliflanke klarigo de religiemo per bezono de moralo ne sonas tre konvinke. "kredo pri dio [...] necesus por ke homo havu moralajn valorojn" vi diras. sed kiu homo jam rezonis "nu, mi deziras havi moralon, do mi ekkredu je dio". kaj inverse "kredo pri dio [...] pro timo al puno venonta el dio" ja eblas, sed tiam moralo estas sekvo de religio, ĝi neniel klarigas ĝian aperon...

notu cetere, ke oni konstante volas trovi psiĥologiajn, sociajn aŭ aliajn kaŭzojn pri religia kredo, sed nekredado estas same bona temo por psiĥologiaj, sociaj kaj aliaj esploroj. ambaŭ sintenoj estas la subjektiva decido de homo ene iuj historiaj cirkonstancoj kaj ambaŭ sintenoj bezonas samspecajn klarigojn, mi pensas.

10/30/2008 05:10:00 a. m.  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

mi pensas ke la grava vorto devus esti "ĉiu"

Ne ĉiu homo bezonas dion por esti morala.. aŭ leĝon por ne rabi

aliaj ja.

10/30/2008 12:22:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

The-Brights ne uzas Esperanton, sekve ĝi estas neprogresema bedaŭrinde.

3/07/2014 12:07:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361