2008-10-03

En la ĉi-jara robotika olimpiko

Mi ne pensis ke ĉi-jare, jam iom fore de la universitata vivo, la organizantoj de la ĉiujara Robotika Olimpiko vokus min por servi "ankraŭfoje" kiel juĝanto. Tamen, nur tri tagojn antaŭ la konkurado ili invitis min por tiu tasko kaj mi konsentis. Ĉi-foje (fakte ĉi-matene) mi estis juĝanto nur por la plej simpla kategorio: robotetoj "sekvantoj de linio", en kio la roboteto nur devas iri laŭ nigra linio sur blanka fono. Jen unu el la robotetoj plenumas sian taskon:

En la konkurado, venkis roboteto nomita IAHHEL, ĉar ĝi faris la taskon perfekte kaj plej rapide el inter ses robotetoj partoprenintaj:

Ĉi-jare la olimpikon oni faris kadre de teknika foiro de la universitato nomita "INGENIAR", kie, en budoj oni klarigas al la publiko, entreprenistoj kaj studentoj diversajn esplorprojektojn de la universitatanoj:

La hodiaŭa konkurado de robotetoj ankaŭ samtempis kun konkurado (mi imagas ke temis pri tio) de "frenezaj" vestaĵoj, mi imagas ke far la studentoj de vesto-dezajno de la sama universitato (mi ne pridemandis). Jen du ekzemploj kiujn mi fotis (ne el la plej "frenezaj"):

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361