2008-09-13

Tertremo en Kolombio

Hodiaŭ frumetene, je la 4:35 horo proksimume, ni estis vekitaj el nia ankoraŭa dormo far forta tertremo. Feliĉe, laŭ ĝisnunaj raportoj (tagmeze), okazis nenio grava. La tertremo estis sentita en la okcidenta parto de nia lando
Laŭ raportoj, la centro de la tertremo estis pli ol cent kilometrojn profunde, sub urbeto Villa María, proksima al urbo Manizales, kaj ĝia forto estis de 5.2 (laŭ aliaj fontoj: ĝis 5.7) en la Skalo de Richter.
Kiel vi rimarkas en la mapo, mia urbo estas sufiĉe malproksima (Medellín-Manizales ≈ 257 km), kaj mi ne loĝas en tre alta etaĝo; tamen, la movo sur mia lito estis forta!, la lito helpas la osciladon.

Etiquetas: ,

3 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Saluton!

Mi felicxas pro ke la tertremo mortigis neniun. Vi jam havas multon da problemoj en Kolombio!

Mi kuriozas pri tio, kiel vi akiris tiun mapon en Esperanto?

Mi sxatus scii kiel preni mapon kaj esperantigi gxin? Cxu estas en Interreto iu loki kie one povas akiri mapojn kun "fontokodo" kaj sxangxi ilin per redaktilon aux alie?

Multan dankon.

Enrique

9/16/2008 11:23:00 a. m.  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

mi estis demandonta ĝuste kion enrike demandis.. pri la mapo!

kaj bonege ke la tertremo ne mortigios iun

9/17/2008 11:42:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Karaj Enrique kaj Júbilo:
La mapon faris mi mem iom antaue, mi pensas ke unue por Kolombia Kongreso de Esperanto (9-a KKE).
Mi atingis mapon hispanlingvan, kaj per programo Fotoŝop mi surmetis kelkajn esperantlingvajn nomojn anstataŭante la hipanajn.
Nun mi memoras ke ezistis libreto Poŝatlaso de la mondo, jam malnova! (amiko ĝin havis).

9/17/2008 01:32:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361