2008-08-08

Naskotago de P. A. M. Dirac kaj E. O. Lawrence

Hodiaŭ, 8-a de aŭgusto, estas datreveno de la naskotago de du gravaj fizikistoj: Ernest Orlando Lawrence kaj Paul Dirac (plena nomo: Paul Adrien Maurice Dirac). Ĉi-lasta estas pli konata ol E. O. Lawrence, speciale en la teoria fiziko, tamen, ankaŭ estas gravaj la kontribuaĵoj de Lawrence precipe por eksperimenta fiziko. Jen la vivjaroj de tiuj-ĉi fizikistoj kompare kun tiuj de aliaj:

Ernest Orlando Lawrence, naskita en 1901 en Canton (Suda Dakoto, Usono), famiĝis precipe pro sia invento de ciklotrono, aparato por akceli subatomajn partiklojn. Per tiuj akceliloj fizikistoj ekpovis fari multajn eksperimentojn por esplori la konduton kaj konsiston de tiuj partikloj. La akceliloj ankaŭ ebligis la faron de kemiaj elementoj kiel Plutonio kaj Neptunio, fakte faritaj unuafoje en lia laboratorio en 1940. Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1939. Li ankaŭ laboris en la Projekto Manhattan. Post la milito li laboris kun sia frato John en aplikoj de fiziko al kuracado, ekzemple per la uzo de neŭtron-radiaĵoj kontraŭ kancero. E. O. Lawrence mortis en Palo Alto (Kalifornio, Usono) la 27-an de aŭgusto de 1958. En 1959 la Radiada Laboratorio fondita far li en la U. de Kalifornio en Berkeley, estis eknomita "Lawrence Berkeley Laboratory". Kiam fizikistoj en tiu laboratorio sintezis unuafoje la kemian elementon kun atomnumero 103, ili nomis ĝin Laŭrencio, ankaŭ honore al li.
Indas nun mencii ke grava deventanto el la unua partikla akcelilo ekfunkcios regule komence de la venonta monato [ligo al anonco en angla lingvo].

Paul Dirac, naskita en 1902 en Bristol (Britio), famiĝis precipe pro du kontribuaĵoj: Unue, lia enkonduko, en 1927, de kvantuma priskribo de kampoj, kiam oni konis nur la kvantuman konduton de subatomaj partikloj ene de atomo (ekzemple: la salto —nekontinueco— de elektronoj inter energiniveloj). Per tio, fizikistoj interpretis interagojn de kampoj kiel interŝanĝo de partikloj. Lia dua grava eltrovo teoria estis la antimaterio, en 1928, kio aperis kiam en liaj novaj ekvacioj por priskribi elektronon, kiuj obeis ambaŭ kvantuman fizikon kaj la specialan relativecon, eblis du solvoj: unu por elektrono kun pozitiva energio kaj alia por elektrono kun negativa energio; ĉi-lasta "elektrono de negativa energio" (kiu havas pozitivan elektran ŝargon) estas la partiklo nun nomata "pozitrono", antipartiklo de elektrono, unuafoje trovita eksperimente en 1932 (Poste oni trovis aliajn antipartiklojn). Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1933. Li ankaŭ verkis, kaj publikigis en 1930 libron pri la principoj de kvantuma mekaniko, unua verko kiu sisteme pritraktis la fakon, kvazaŭ "biblio" por tiame formiĝantaj fizikistoj kiel Richard Feynman.
Dirac mortis en Tallahassee (Florido, Usono) la 20-an de oktobro de 1984.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Blogger Tonyo diris ...

Mi komentis la figuron de Dirac en mia blogo, komentante la rilatojn inter scienco kaj gazetaro.

9/04/2008 12:10:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361