Danĝero de malapero
Kelkaj profesioj/okupiĝoj estas en evoluo, ili travivas grandan transformiĝon aŭ eĉ malaperon el ĝia konita formo. La ĉefa kialo estas la progreso de teknologio, kiu ebligas novajn manierojn fari taskojn:
1 Foje temas pri tasko farita rekte far homo per manoj kaj cerbo, tasko kiu nun estas plene aŭtomatigita: permaŝine farita (kiel okazis kun tiuj virinoj de la bildo montrita ĉi-supre).
2 Foje temas pri tasko kiun ĝis nun plenumis preparita spertulo, homo kiu posedis sciojn/maŝinon/rimedojn/ilojn ne tre popularaj; kiam tiu rimedo fariĝas malmultekosta aŭ facile akirebla eble nur "ŝajne" (kiel informon/scioj per Interreto), kaj konsekvence la rimedoj fariĝas populara, preskaŭ iu ajn rolas kiel nova servisto; la servo aŭ profesio kvazaŭ difuzas.
3 Foje temas pri servisto kiu estis "nur" peranto inter produktanto kaj kliento, kaj jam teknologio permesas senperan rilaton inter produktanto kaj kliento.
Ofte tiuj transformiĝoj povas implici ke la ricevantoj/aĉetantoj/klientoj de la servoj transformiĝintaj, "difuzintaj" en amatorajn servistojn, akceptas malpli altan kvaliton de la nova servo ol tia kia estis norma antaŭe.
Kelkaj ekzemploj, kiuj laŭ mia vidpunkto travivas tiun fenomenon, klarigos tiujn konceptojn:
Tajpist(in)o: Tiu-ĉi ekzemplo jam estas malnova: En oficejo de la 1970-1980aj jaroj ĉefo, inĝeniero, kaj aliaj profesiuloj ne skribis persone sed per tajpistino (oftis pli virinoj). Tiu tajpista rolo de skretariino malaperis preskaŭ tute kiam populariĝis komputiloj kun tekstoprocezaj programoj.
Instruisto: La demokratiigo aŭ popularigo de la aliro al informoj, scioj, precipe per Interreto, ŝajnas anstataŭi la rolon de instruisto kiel peranto de scioj. Ŝlia rolo kiel gvidanto eble ankoraŭ iom validos (?).
Fotisto: Iu ajn aĉetas ciferecan fotilon kaj ekfariĝas, sentas sin, "fotisto". La profesio difuzas, amatoriĝas. Kiel mi diris antaŭe, la kvalito de la servo aŭ produkto eble ne estus la sama ol far profesia sperta fotisto, sed la kliento foje akceptas pagi tiun "prezon".
Ĵurnalisto: Iu ajn skribas per komputilo kaj Interreto kaj ekfariĝas, sentas sin, kelkgrade "ĵurnalisto". La profesio difuzas, amatoriĝas.
Administranto de bordelo: La rolo de peranto inter prostituito kaj kliento jam ne necesas; faciligitaj per komunikiloj kiel poŝtelefono kaj Interreto, eblas rekta negoco inter servantino (oftas pli virinoj) kaj kliento. Anekdote mi povas aldoni ĉi-rilate ke jam ĉi-semajne mi aŭdis en radio la novaĵon ke kelkaj bordeloj en kolombia urbo Manizales plende agnoskis bankrotojn parte pro tia konkurenco (kaj aliparte pro novaj kaŝitaj perantoj). En Kolombio, tiajn novstilajn prostituitinojn oni nomas populare: "prepago" [antaŭpagitaj].
0 Komentoj:
Publicar un comentario
<< Home