2008-07-17

Ĉu Kulturo kontraŭ Naturo

Mi miras pri pluraj aferoj rilate la homan situacion en Naturo, kompare kun la ceteraj vivaĵoj, jen du ekzemploj:

— 1 —
Laŭ disvolvo de naturo, plejparte la lukto por supervivo kaj sindefendado estas ligita al specio: Unu specio luktas por sia supervivado kaj defendas sin de aliaj specioj, aŭ atakas ilin. Foje ekzistas iomete da "kanibalismo" (kanibalaj situacioj), en kiu la unuo de supervivado ne estas la specio sed la individuo, unuopulo, kiu voras siajn sam-speciulojn. Sed ĉi-lasta okazo estas malofta; plejparte la specio estas la superviv-serĉanta unuo. Okaze de la homa specio, tro ofte la superviv-serĉanta uno estas ideologisma grupo (religia, politika, nacia, io-ajn-isma ...). Tiun rolon, kiun en la ceteraj vivaĵoj plenumas "specio", ĉe la homo (specie ununura) plenumas "ideologio".

— 2 —
Evoluo, Naturo, ĉiam premias —per la ĉiovalora supervivado— forton, inteligenton, kaj inteligente uzitan forton. Ĉe la homa specio estas kuriozaĵo: Ĝi havas altan inteligenton, kiu ebligas sian specion (aŭ ideologisman grupon, laŭ paragrafo -1-) supervivi kaj pligrandigi sian forton por tiu sama celo. Tamen verŝajne pro tiu inteligento mem, aŭ paralele kun ĝia evolua disvolviĝo, ankaŭ divolviĝis "moralo", "etiko", "honesteco" "ne-mensogo", "justeco", "defendo de la malfortuloj", "homaj rajtoj" kaj similaĵoj kiuj limigas iel la uzadon de inteligento kaj forto. Rigardite tiel-ĉi, tiu limigo ŝajnas kontraŭnatura: Dum Naturo premias inteligenton kaj forton, kaj ĝian plenan utiligadon kaj elprofitadon, Kulturo punas iel inteligenton kaj forton. Ĉar multfoje, ekzemple, la plej inteligenta kaj efika solvo al io konsilas mensogi, aŭ konsilas profiti el propra pliforteco (ekonomia, ktp...). Tial la ĉiama historio de homa socio estis kaj estos "kontrolo" —farita per juro, leĝoj ... kaj iliaj parencaĵoj— de tiaj "naturaj" emoj de homo uzi sian inteligenton kaj forton por sia profito kaj supervivado. La nekontrolo kondukus al socia ĥaoso.
Ŝajnas paradokse, ekzemple, ke precize samaj homgrupoj kaj ideologioj kiuj konsilas ami kaj sekvi instruon de "Naturo" (kiel ekologiismaj ...), aliflanke defendas la "ne-naturan" limon al profito de inteligento kaj forto. Sed verŝajne tio konsistigas civilizon: Ĉu la paradoksa homa situacio inter "besto" kaj "pli ol besto"?

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi iam konis teologon, kun kiu mi iafoje diskutis la faman teologian "problemon de malbono". Li diris, ke la vera problemo estas "la problemo de bono", ĉar malbono (laŭ homaj normoj) simple venas de la Naturo: oni simple supervivu je ajna kosto. Mallonge do, de kie venas bono? Tio estas ĝuste via demando.

La civilizacio ne klarigas la aferon, ĉar kaj bestaj kaj pli-ol-bestaj impetoj videblas tre klare en la civilizacio ekde la komenco.

La sola esenca kontrasto bono-malbono (laŭ mi, Reinhold Niebuhr, kaj aliaj) estas tiu inter bona volo kaj malbona volo (ĉar agojn ofte deturnas la sorto). La demando do estas, de kie venas bona volo? ĉar laŭ la Naturo, kiel vi diras, oni simple supervivu je ajna kosto.

La bonan volon (la "Misteron Fortan" de Zamenhof) neniel sukcesis klarigi ĝis nun la scienco. La drasto kaj senespero de la sciencaj streboj eble plej klare videblas en Richard Dawkins, kiu eltezis kulturan ekvivalenton de la biologia geno, kiun li nomis la "mimeo" (angle: meme), kies sola celo kompreneble estas sin reprodukti. Ekzistas do supozeble "mimeo" de bona volo, kies enkorpiĝo en la homon ne bezonas evolucian avantaĝon por la homo; temas nur pri supervivado de la mimeo. Ĉiuj ideologioj ankaŭ estus laŭ la Dawkins-skolo simplaj aŭ kompleksaj mimeoj.

Kompreneble ĝis nun neniu vidis mimeon! Sed teorie ĝi "klarigas", kiel povas ekzisti io bona en la homo sen evolucia avantaĝo por la homo: ĝi simple estas parazito. Inĝenia! sed empirie, kompreneble, tute laŭ mia scio senbaza.

Ken

7/21/2008 09:56:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon pro via komento, kara Ken, ĝi estas -kiel ĉiuj viaj- trafa kaj lumiga pri la temo.

7/22/2008 12:08:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361