2008-07-10

Malfidinda "Human Rights Watch"

Nun, kiam akoraŭ estas freŝa en niaj memoroj la liberigo el ostaĝeco de 15 homoj en Kolombio, kaj —kortuŝitaj far tio— kelkaj homoj kaj organizaĵoj planas stratajn manifestojn por la venonta 20a de julio (nia tago "nacia": datreveno de la kolombia elkoloniiĝo el Hispanio) por peti tujan kaj senkondiĉan liberigon de ĉiuj ostaĝoj malliberigitaj far FARC, por mi estas neeviteble rimarki, kaj rimarkigi al aliaj homoj, la indulgeman kaj laŭefike eĉ komplican silenton de organizaĵo "Human Rights Watch".
"Human Rights Watch", se ĝi vere estas observejo pri perfortoj kontraŭ homaj rajtoj, kaj defendanto de tiuj rajtoj, devus forte, publike kaj konstante postuladi al FARC tujan kaj senkondiĉan liberigon de ĉiuj ostaĝoj (torturitaj per ĉenoj en piedoj, manoj kaj koloj, multaj el ili pli ol dek jarojn ... ktp.), kaj finon de ĝiaj ceteraj krimoj kaj gravegaj perfortoj kontraŭ homaj rajtoj.
Rimarkinde, tiu sama "Human Rights Watch" —kaj multaj similaj tiel nomataj "neregistaraj organizaĵoj"— kiuj difinas sin mem kiel "defendantoj de homaj rajtoj", kaj kiuj nun kaj preskaŭ ĉiam silentas por ne kondamni kriman kaj terorisman grupon FARC, tiuj samaj organizaĵoj agas tute kontraŭe kiam iu policisto aŭ soldato miskondutas rilate homajn rajtojn: tiam la menciita organizaĵo, "metas la krion en la ĉielon" (laŭvorte kiel ni esprimas hispanlingve) por kondamni tutmonde kaj publike tutan policistan organizaĵon, tutan armeon, aŭ eĉ tutan nacian demokratian registaron.
Tial "Human Rights Watch" kaj similaj estas tute malfidindaj kiel defendantoj de homaj rajtoj, vere ili estas nur politikaj organizaĵoj regitaj far maldekstruloj.

Etiquetas: ,

4 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Cxi tie estas raporto de Human Rigths Watch pri ostagxoj en Kolombio.

7/10/2008 01:25:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Se iu jam malagnoskas la bonan laboron, kiun Human Rights Watch faras malgraux cxiuj malfacilajxoj, kaj simplisme stampas ilin kiel "maldekstruloj", tio aspektas al mi jam kiel opinio, kiun nur povas havi homo, kiu estas tute kaptita en dekstrisma ideologio.

Marcos

7/11/2008 09:17:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Aristotelo montris, ke de la vidpunkto de unu el du ekstremaj pozicioj, la mezo ĉiam aspektas kiel la mala ekstremo.

Ken

7/12/2008 07:56:00 a. m.  
Blogger Tonyo diris ...

Aristotelo pravis: mi ĉiam pensis ke HRW estis pleje konservativa kaj porusona organizo :-)

7/12/2008 08:21:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361