2008-07-03

Perfekta inteligenta operaco liberiga

Operación Jaque

Per armea inteligenta operaco, tre perfekte planita kaj realigita (hispanlingve: "Operación Jaque"), la duan de julio la kolombia armeo sukcesis liberigi 15 homojn, ĝis tiam kruele havitaj kiel ostaĝoj dum multaj jaroj far la krima grupo Farc. La operaco, eĉ pli perfekta ol tiu fama operaco ĉe Entebbe, estis tute senpafa kaj, kontraŭ pli ol sesdek armitaj teroristoj, kaj utiligis antaŭpruvitan kineskan aktoradon sendifektan por kredigi la teroristojn ke la afero temis pri porti la ostaĝojn al alia grupo de ili mem. Ĉi-tiu plia sukceso de nia prezidento, nia ministro pri defendado kaj nia armeo, plupruvas ke kio restas el la krima grupo Farc iras definitive al malapero.

Etiquetas:

8 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Kaj cxio en via lando restas por usonaj firmaoj!

7/03/2008 12:05:00 p. m.  
Blogger Fortikaĵulo diris ...

Cxar vi tute ne nomis Ingrid Betankourt kiu estas en la tutaj mondaj jxurnaloj?

7/03/2008 12:17:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Fortikaĵulo: S-ino Ingrid estas nur unu el multaj ostaĝoj, kaj nur unu el la 15 liberigitaj. Kiel homa estaĵo liberiginda ŝi estas nek pli nek malpli grava ol la ceteraj.

7/03/2008 12:29:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Beĉjo, mi unue konfesas ke eble mi ne bone komprenas la sencon de via komento. Tamen, mi respondas ke ĉio en mia lando restas por ĉiulandaj firmaoj -ne nur "usonaj firmaoj"- kiuj volas investi kaj komerci kun mia lando. Niaj liberkomercaj akordotraktatoj kun pluraj nacioj iras puŝataj far la kolombia volo. Se tiu akordo kun Usono ankoraŭ ne funkcias tio estas pro protektismo de la "demokrata" partio usona kaj sia miskopreno pri la ekonomiaj kaj komercaj realaĵoj.

7/03/2008 12:45:00 p. m.  
Blogger Fortikaĵulo diris ...

Mi dankas vin por la respondo, sed mi diras ke se, kiel mi aludis, multegaj da ĵurnaloj en la mondo parolas pri Ingrid, estos unu motivo, ĉu ne?

En mia Lando, Italujo, antaŭ ne longe, ĉiutaga ĵurnalo lanĉis gazetkampanjon por agi tiel ke Nobel-premio pri Paco je 2008a jaro estu aljuĝita al sinjorino Betancourt.
Mi skribis ke, laŭ mi esperantisto, la plejbono estus la Nobel-premio ex aequo al UEA kaj ankaŭ al s.no Betancourt. Mi esperas.

Amike,
Irnerio

7/03/2008 04:45:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Gratulon! pro brila operaco de la Kolombia armeo kontraŭ la bravulaĉoj, kies sola talento estas viktimigi nearmitajn senkulpulojn. Suben FARC kaj ĉiuj tiaj.

Ken

7/03/2008 05:12:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon Ken pro via opinio.
Rilate la lastan komenton de Fortikaĵulo: Ja, estas motivoj por tia publico de sinjorino Ingrid:
1- Ĉe la momento de ŝia ostaĝigo, Ŝi estis antaŭkandidatino por prezidenteco de sia propra eta partio "Verda Oksigeno".
2- Ŝi havas ankaŭ francan naciecon krom la kolombian.
3- Krom nacieco, ŝiaj gefiloj logas en francio, kaj ŝi kaj sia fratino Astrid havas itimajn rilatojn kun franca diplomataro.
4- La internacia "movado" de ŝia patrino Yolanda Pulecio (provinca belecreĝino en 1955) kaj de ŝiaj familianoj.

Kompare al tio, la ceteraj liberigitaj estas tri kontraktistoj usonaj plus 11 simplaj humilaj "nur policistoj aŭ soldatoj" (sen internacia kampajo).

Rilate la kandidatecon de Ingrid por Nobel-premio pri paco, mi ne akordas. Ŝi ja suferis, ŝi estis viktimo, sed miaopinie kion si "faris" (-ion faris?) estas neniu laboro cele pacon.

7/03/2008 06:37:00 p. m.  
Blogger Fortikaĵulo diris ...

Dankon, Luis Guillermo.
Mi certe ne konas kolombiajn problemojn kiel vi, do preferas ne respondi.
Tamen mi restas favora aljuĝi Nobel-premion al s.no Ingrid.

Amike,
Irnerio

7/04/2008 04:12:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361