2008-05-09

"Doctor Esperanto" en la reto

hispanlingva libro Doctor Esperanto

Fine, kiel promesite, jam pretas la hispanlingva libro en la reto, vi povas elŝuti ĝin el la paĝo:

http://luisguillermo.com/doctoresperanto

La libro estas romaneska biografio pri L. L. Zamenhof skribita originale en pola lingvo far Maria Ziółkowska, tradukita en Esperanton far Isaj Dratwer, kaj el Esperanto en hispanan far J. Nájera Castaneira. Mi iomete ĝin korektis, refaris ĝin tipografie, aldonis al ĝi kelkajn bildojn kaj metis ĝin en la reto.

Ekzistas ankaŭ franclingva traduko de tiu-ĉi libro —vidu katalogon de UEA.

NUNTEMPIGO de 2008.05.14: Se vi elŝutis antaŭe la libron, mi konsilas ke vi elŝutu ĝin denove, ĉar mi reviziadas ĝin kaj faris etajn korektigojn. Do, jam ekzistas nova plibonigita versio.

Etiquetas: ,

4 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Dankegon pro la laboro,

Plej amike kaj frate.

5/10/2008 02:49:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Gratulon kaj dankon. Pretere cxu vi scias, ke via blogpagxoj estas ege pezaj por la reto? Ecx mi cxi tie en Kanado, kun ege rapida retkonekto havas problemon por vidi gxin same rapide kiel aliaj blogoj.

5/10/2008 08:01:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon al ĉiuj.
Al Beĉjo, dankon pro via raporto pri pezo de paĝoj. Mi ĵus forigis kelkajn elementojn vokitaj el eksteraj retejoj kiuj kontribuis al pezeco, kaj eĉ al eraroj dum voko de mia paĝo (Ekzemple: nefunkcianta horloĝa "script"). Mi esperas ke tio-ĉi helpos glatigi la ŝargon de la paĝo.

5/12/2008 12:09:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Kara Luis,
Nun via blogo almenau cxe mi multe pli glate videbligxas. Dankon!

5/12/2008 12:44:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361