2008-03-07

Mortigita alia gravulo de farc, ĉi-foje far siaj kunuloj

Feliĉe por Kolombio, alia grava membro de la murdanta, ostaĝiganta, terorisma kaj drugtrafikanta grupo farc estis mortigita. Tamen ĉi-foje ne estis direkta mortigo far nia Nacia Armeo, sed mortigo far krimkunuloj de la mortinto. Temas pri krimulo Manuel Jesús Muñoz, kun kromnomo (aŭ pli precize krimnomo) "Iván Ríos". Li estis grava por farc, ĉar ankaŭ li estis membro de la tiel-nomata "sekretariato" de la krima grupo, ĝia stabo aŭ estraro, ekde novembro de 2003, kaj li estis ankaŭ estro de la nordokcidenta "bataliono" de farc.
Laŭ raporto de nia Ministro pri Defendado farita hodiaŭ, pro informokolektado armea, ekde la pasinta 17a de februaro, taĉmentoj de la Oka Brigado de nia Nacia Armeo komencis persekutadon kontraŭ tiu krimulo, en regiono proksima al rivero Arma, inter la departamentoj Kaldaso kaj Antjokio; ekde tiam ĝis hodiaŭ okazis sep bataloj kontraŭ liaj sekurigantaj hom-ringoj.
Nu, hieraŭ (2008.03.06) nokte, en municipo Agŭadas, de Kaldaso, prezentis sin antaŭ armea taĉmento cirkaŭanta la krimulojn, membro de farc kromnomata "Rojas", ĉefo de sekurigado de kromnomulo "Iván Ríos", kaj li kunportis kaj donis al la naciaj soldatoj dekstran manon fortrancitan el "Iván Ríos", kune kun lian identigan karton, lian pasporton kaj lian personan porteblan komputilon.
Kromnomulo "Rojas" rakontis ke li mortigis "Ivan-on" tri tagojn antaŭe, ĉar ili estis tro premitaj far la Nacia Armeo, cirkaŭitaj, senprovizigitaj, kaj senkomunikigitaj. Krom tio, pro la kapto aŭ mortigo de "Iván Ríos" la aŭtoritatoj estis ofertante rekompencon monan tre tenta.
Pro tiu okazintaĵo kaj aliaj raportoj de membroj de farc mem, oni jam scias ke ene de farc estas nun granda dividiĝo.
En malpli ol unu semajno la terorisma grupo perdis du gravulojn.

Etiquetas:

2 Komentoj:

Blogger Dorneles diris ...

Estu paco en Kolombio!

Estu vera integriĝo inter la popoloj de Sud-Ameriko!

3/08/2008 09:55:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dorneles, dankon pro via deziro pri Paco en mia lando.

3/08/2008 11:50:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361