2008-02-27

Granda Vortaro Ĉina-Esperanta

Mi ĉiam deziras celebri la aperon de "grandaj" vortaroj, ĉar ili estas nepra ilaro por la kontentiga uzado de La Lingvo fare de ni ĉiuj, lingvo-lernantoj, parolantoj, kaj des pli speciale por skribantoj en originala kaj traduka verkado. Tial mi blogis pri la Granda Vortarlibro Germana-Esperanta, kaj pri la Granda Vortaro Hispana-Esperanto.
Nu, estu nun la okazo por celebri la aperon de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta, pri kiu mi legis en La Reto kelkajn tagojn antaŭe. Por tio, mi decidis "mempermesi" kopii ĉi-tie malsupre, skribaĵon de cina esperantisto, S-ro Zhang Xuesong, publikigita en Ipernity (socia retejo en kiun mi sincere sugestas al vi ĉiuj membriĝi —ĝi estas havebla en Esperanto):

Ĝi estas il-libro nepre necesa por ĉiu ĉino, kiu lernas, uzas aŭ lingvistike studas Esperanton, referenca libro altvalora por ĉiu specialisto pri leksikologio aŭ leksikografio, vortaro mirakla, kiu povas servi kiel ponto inter la kulturoj Orienta kaj Okcidenta.

Jam eldoniĝis Granda Vortaro Ĉina-Esperanta, kiun kompilis la ĉina veterana esperantisto s-ro Wang Chongfang kun granda sindediĉo dum 14 jaroj. S-ro Wang Chongfang estas eminenta esperantologo kaj poligloto. Li ne nur bone posedas Esperanton, sed ankaŭ scias la anglan, rusan, francan, japanan kaj aliajn lingvojn. Li iam partoprenis en la kompiladon de Esperanto-Ĉina Vortaro sub la ĉefkompilanto la karmemora s-ano Honfan kaj ankaŭ Esperantigis Analektojn de Konfuceo, la romanon Kamelo Ŝjangzi, biografion Profilo de Zhou Enlai kaj aliajn librojn. Lastatempe li tradukis en Esperanton ankaŭ la ĉinan klasikan verkon Dao De Jing de Laozi (Laŭzi), kaj la traduko estas enmetita en la kolekton de tradukversioj de Dao De Jing en 12 lingvoj inkluzive de la angla, franca, rusa kaj Esperanta lingvoj, publikigitan de Religia kaj Kultura Eldonejo.
En la 1993 li komencis kompiladi per sia granda volforto Grandan Vortaron Ĉinan-Esperantan kaj la kompilado daŭris 14 jarojn. Li prenis sur sin ĉiujn laborojn koncernantajn la kompiladon, nome la verkadon de ĉiuj artikoloj, la entajpadon de la tuta tekston en komputilon, la kompostadon, reviziadon kaj korektado, ĝis fine prespretiĝis la definitiva teksto de la vortaro.
La vortaro havas 1.262 paĝojn entenante ĉ. 100.000 artikolojn kaj entute ĉ. 4.989.800 vortojn (laŭ la komputila statistiko). La vortaro karakterizas sin per kvar trajtoj: granda amplekso, multeco de entenataj novaj vortoj kaj esprimoj, abundeco de ekzemploj, kaj kiel eble plej preciza kaj flua stilo de la Esperantaj tradukoj. S-ro Wang Chongfang estas tre rigora en sia laboro. Li laboris super la kompilado de la vortaro kun granda zorgo kaj precizeco, tiel ke ĝi atingis senprecedence altan nivelon de Esperanta leksigrafio en Ĉinio.
La eldonado de tiu ĉi vortaro plenumas la bezonon pri sufiĉe granda vortaro ĉina-Esperanta kaj ankaŭ faras grandan kontribuon al la ĉina leksikografio kaj la monda Esperantologio. Dank’ al la multpenaj klopodadoj de ĉinaj fervoraj esperantistoj la vortaro estis eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo en du formatoj kun la sama enhavo, nome 184×260 mm kaj 140×203 mm, kaj ĉiu formato estas en formo bindita kaj broŝurita. Ĝi havas 1.264 paĝojn.
Pliaj informoj bonvolu legi la intervjuon en Liberafolio

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361