2007-02-17

Plej granda vortarlibro nacilingva→Esperanta

Granda Vortarlibro Germana-Esperanta"Krozante" la reton, mi trovis numeron 55an de Eŭropa Bulteno, kie profesoro Erich-Dieter Krause afiŝis bonan novaĵon por Esperantujo, speciale por germanlingvaj esperantistoj. Temas pri la venonta publikigo de lia Granda Vortarlibro Germana-Esperanta ("Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto"), kun pli ol 160.000 serĉvortoj kaj parolturnoj aŭ dirmanieroj, sur 1.679 paĝoj grandformataj. Ĝi enhavas ankaŭ fakajn terminojn, ekzemple de botaniko, zoologio kaj medicino, krom konsiderojn pri la lingvouzo en Aŭstrio kaj Svislando. Laŭ la vortaristo, "ĝi estos la plej ampleksa Esperanto-vortaro iam aperinta en la mondo". La libron publikigos presejo Helmut Buske. Okaze de la aperonta vortarlibro, mi gratulas ne nur profesoron Krause pro lia meritplena laborego, sed ankaŭ ĉiujn esperantistojn, precipe tiujn kies denaska lingvo estas la germana.
Mi persone povas atesti pri la efiko kiun la posedo de pliampleksa vortarlibro —apud oftaj legado kaj skribado— povas havi en nian progreson en la uzado de nia kara lingvo internacia: vortarlibrojn hispana-esperantajn mi konadis nur du tre etaj, tro limigitaj: Lexicón de presejo Sopena, kaj alian far Ernesto Tudela Flores. Poste, danke al S-ro Fernando de Diego, ni hispanparolantoj havas multe pli ampleksan vortarlibron, kaj pro ĝi, ni povas riĉigi nian esprimadon.
Pri la nova vortarlibro vidu la koncernan paĝon interretan de la presejo:
Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto.

Etiquetas: ,

3 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Dankegon pro la informo! Mi iom longe atendis la aperon de la nova Krause.

Ken

2/18/2007 11:10:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Saluton, Luis Guillermo.
Ĉu vi scias ke la Granda Vortaro de De Diego estas konsultebla rete? Rigardu en la paĝaro de Hispana E-Federacio: www.esperanto.es

Toño

2/22/2007 04:39:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Saluton,
Mi vidis ke en ĉi blogo estas listo kiu inkludas kunligo de mia novega blogo: "Fortikaĵulo Esperanta Blogo". Sed mi preskaŭ tuj ŝanĝis adreson (kiun estis malkorekta). Mi indikas al vi korektan adreson kiun vi povis trovi ankaŭ aklakante en mia reala nomo:
" http://fortikajxuloesperantablogo.blogspot.com/"

Amike,
Irnerio
(Pardonu, mi estas komencanto)

6/21/2007 04:25:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361