Atentado al interesaj ideoj
Utila servo kiun oni ŝuldas a la nuntempaj tekonologioj de interreto estas la aŭtomataj, aŭ "programitaj", atentigiloj, kiuj sendas mesaĝon al nia retpoŝta adreso kiam aperas iu esprimo aŭ vorto en kelkaj retpaĝoj (pleje pri novaj okazintaĵoj), kiel eblas fari danke al Google Alerts. Sed, alia tipo de atentigilo estas tiu kiu sendas mesaĝon al nia retpoŝta adreso kiam iu retpaĝo estas sanĝata. Ekzemplo de tio estas la servo de — Kiel mi profitas tiun-ĉi lastan servon por konstante atentadi pri interesaj ideoj? — Nu, mi ŝatas la ideojn, kaj pensigajn artikolojn kaj eseetojn (en angla lingvo) de sinjoro Paul Graham, kiun mi unue ekkonis kiel verkisto de du bonaj libroj pri la programlingvo Lisp, do mi kreis atentigilon kiu sciigas min kiam aperas nova artikolo en la paĝo kie S-ro Graham kolektas la titolojn kaj ligilojn al siaj "filozofiaĵoj": |
Etiquetas: Interreto
1 Komentoj:
Mi ŝatis lian eseon, "Kion vi ne rajtas diri".
Publicar un comentario
<< Home