2006-12-10

Spamado far Webstats4U

Ekde 1999 mi estas uzanto de Nedstat (senpagan version "Nedstat Basic") por mezuri la nombron de vizitoj al miaj retaj paĝoj, kaj tiel mi faris ankaŭ pri tiu-ĉi blogo kiam fine de la jaro 2004 ĝin mi komencis. Poste tiu servo sanĝis sian nomon al Webstats4U, kaj ĉio daŭris verŝajne normala: bona servo laŭ mi. Tamen, dum la lastaj semajnoj (ĉu pli da tempo?) mi tre ofte rimarkis ke kiam mi rigardis miajn paĝojn el la reto, aperis spamaj komercaj reklamoj de iu ilead. Mi suspektis pri Webstats4U, ĉar foje -ŝajne- tiu spamado okazis kiam mi rigardis samtempe paĝon mian kaj ĝian statistikon ĉe Webstats4U.

Feliĉe, kiel mi ĉiam diaras: Interreto solvas siajn proprajn problemojn, do mi iom esploris en la reto mem, per Google pri: "spamado", "reklamoj", "Webstats4U" kaj "ilead", kaj mia suspekto estis pravigita far kelkaj retanoj.

Do, mi devis forigi ĉiujn menciojn pri "Nedstat" kaj "Webstats4U" kaj ĝiajn mezurilojn, ĉar mi malŝatas tian senpermesan kaj senavertan spamadon. Mi ankaŭ vokis, lastafoje!, la paĝon de Webstat4U kaj forviŝis mian uzkonton el tiu servo.

Adiaŭ Webstats4U, iru spami aliloke!

Etiquetas:

3 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Kara Luis mi uzas sxtopanto de kromfenestrojn (popup window blocker). Antau tiu sxangxo cxiam gxi informis ke gxi estas sxtopinta kromfenestron sur via blogo sed post la sxangxo tio hodiau plu ne okazis. Tio estas bona! cxar tio signifas ke via blogo ne plu malfermas kromfenestrojn en mia retpagxlegilo.

12/11/2006 12:24:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon, kara Beĉjo pro via trankviliga informo.

12/11/2006 04:29:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Saluton, Karaj:
Mi spertas la saman problemon, ĉar ankaŭ mi uzas Nedstat. La programo "saltas" super la fenestrojn, kaj ĉe mi la ŝtopilo ankaŭ ne funkciis.

Danke al via iniciato, ankaŭ mi finfine decidis forigi tiun kontilon, kaj anstataŭigi ĝin per alia. Iom post iom.

Amike
Toño

12/11/2006 04:59:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361