2006-10-07

Kreu vian propran E-planedon

klaku por pli granda Eble vi konas E-planedon. Mi trovis servon de Netvibes kiu permesas tre facile krei vian propran kolekton de enhavo el viaj selektitaj (esperantlingvaj, mi esperas) blogoj. Simple: metu nomon por via kolekta paĝo, kaj poste klaku la supran maldekstran ligon "Add my feed" (en la anglalingva versio), kaj enmetu la adreson (URL) de ĉiu ŝatata blogo, unu post unu. Por tio vi povas kopii tiujn adresojn el la listo aperanta dekstre ĉe mia blogo. Ĝi aŭtomate trovas la daten-nutron (ATOM, RSS, ktp) por ke vi elektu unu. En ĉiu nova skatoleto aperas la titloloj de la lastaj blogeroj. Vi povas forigi skatoletojn kiuj ne interesas vin klakante en ikso kiu aperas supre dekstre en ĉiu skatoleto kiam la musmarko estas tie. Mi nur ĵus trovis tion, rimarkis la facilecon, kaj volis diskonigi tion al miaj legantoj. Jen la adreso: www.netvibes.com

Etiquetas:

2 Komentoj:

Blogger KONTENTA diris ...

Dankon pro la informo

10/09/2006 06:09:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Certe mi preferas Google Reader.

10/24/2006 01:01:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361