2006-08-04

Kodak ĉesas fabriki mem fotilojn

Verŝajne la lukto por la merkato de nunaj fotiloj, iloj kiuj nun estas precipe optikaj-elektronikaj, ne estas facila por kelkaj kompaniojn kiujn tradicie ni ligas mense kun fotado, kun tiaj fotiloj kiuj havis iom da kemio (filmo) kaj pli da mekaniko, krom optiko kaj iomete da elektroniko.
Jarojn antaŭe okazis malfacilaĵoj por Konica kaj Minolta, ili kuniĝis kiel Konica-Minolta, kunlaboris kun Sony, kaj fine ĉesis fabriki fotilojn, kiel mi komentariis tie ĉi. Ties heredaĵon ricevis Sony, kiu nun prezentis fotilojn "Alpha" (pron. "Alfa") profitante tion.
En 1888, unu jaron post la apero de La Internacia Lingvo, sinjoro George Eastman aperigis la nomon "Kodak" por siaj fotiloj, enmerkatigitaj sub la slogano: "Vi premas la butonon, ni faras la ceteron", fotiloj kiuj faciligis fotadon kaj popularigis ĝin kiel nova ŝatokupo de multaj homoj.
Nun Kodak, post grandaj monaj perdoj kaj laborĉesigo de dungitoj, anoncis sian decidon ne plu fabriki ĝi mem fotilojn, tiun taskon ili komisios al alia kompanio, Flextronics, kiu ankaŭ ricevos proksimume 550 laboristojn el Kodak.
Ligilo: Anonco en angla lingvo.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361