2006-07-13

AI kvindekjara

Kvankam la serĉado pri la scienca kompreno de intelekto kaj inteligenteco estas entrepreno kiu instigis multajn homojn -sciencistoj kaj filozofoj- ekde tre antikva tempo, kaj same oni povas diri pri la intenco produkti artefaritaĵojn kiuj iel similu la mensajn kapablojn de la homo, tamen oni konsideras ke la esplortemo nomata Artefarita InteligentecoArtefarita Intelekto, kun tiu-ĉi nomo kaj kun la komputilo kiel sia taŭga ilo, naskiĝis "oficiale" 50 jarojn antaŭe, en konferenco okazinta en Kolegio Dartmouth (Hanover, New Hampshire, Usono).

J. McCarthy kaj M. MinskyTiam, en 1956, John McCarthy kaj Marvin Minsky menciis al Claude Shannon (patro de la matematika informteorio), la ideon organizi konferencon kun pluraj homoj kiuj tiutempe esploradis la manierojn konstrui en maŝinoj kapablojn similajn al tiuj de la homa menso. Tiel, danke al 7500 usonaj dolaroj donacitaj far la Fondaĵo Rockefeller, okazis la konferenco kun aliaj esploristoj: Nathaniel Rochester, Arhtur Samuel, Allen Newell, Herbert Simon, Oliver Selfridge, Ray Solomonoff, Alex Bernstein kaj Trenchard More. La konferenco kiu akuŝis Artefaritan Intelekton utilis, ne ĉar iu prezentis grandan atingaĵon, sed por interkonado de la esploristoj kaj por iasenca kunigo de diversaj esploradoj sub tiu riĉenhava nomo (mallonge "AI") elpensita far John McCarthy. Per tiu nomo, ŝate aŭ malŝate, estas socie konata la esplortemo.
Tial, ekde hodiaŭ ĝis la sabato 15a, oni celebras la 50 jarojn de AI per alia konferenco en la sama loko kie ĝi naskiĝis. La evento estas nomata: AI@50.

Etiquetas:

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Dankon pro tre utila raporto. Mi ankorau bone memoras kiel la AI kaptis niajn atentojn dum la 80/90-aj jaroj de la pasinta jarcento kiam mi studis en altlernejo kaj poste en la universitato. Cxu la esploroj cxi-teme nun estas ege progresitaj? Bedaurinde mi ne trovis fortunon sekvi novajxojn.

7/14/2006 09:53:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361