2006-06-23

Internacia Poezia Festivalo de Medellín

Ekde la sabato 24a de junio, ĝis la dimanĉo 2a de julio, okazos en mia urbo, jam por la 16a jaro, la Internacia Poezia Festivalo de Medellín (hispanlingve: Festival Internacional de Poesía de Medellín).

Festival Internacional de Poesía de Medellín

Okaze de la pasintjara festivalo mi skribis en tiu-ĉi blogo la 25an de junio de 2005, kaj mi rekomendas ke vi legu tiun blogaĵon, por ke vi havu ideon pri la mirinda amplekso de ĉi tiuj festivaloj, en kiuj, dum sia historio, jam partoprenis 629 poetoj el 114 landoj kaj/aŭ nacioj.
La legado laŭta de poemoj en tre diversaj lingvoj, far siaj aŭtoroj, amuzos la spiritojn de miloj da homoj kiuj ĉeestas en nekredeblaj amasoj por aŭskulti. Tio okazos, kiel kutime, en diversaj lokoj de la urbo, plejparte malfermitaj, aerliberaj: En la urba Botanika Ĝardeno, en diversaj parkoj kaj placoj, en avenuoj, en lernejoj, en hoteloj, en muzeoj, en bibliotekoj, en la urba Planetario, en lernejoj pri arto, en sidejoj de sindikatoj, kompreneble ankaŭ en teatrejoj, kaj eĉ en prizonoj, ... k.t.p.

Inter la proksimume 80 ĉi-jaraj partoprenantaj poetoj ni povas mencii la jenajn: Fabián Casas el Argentino, Huda Al Daghfaq el Saŭda Arabio, Ramiz Rovshan el Azerbajĝano, Marion Bethel el Bahamoj, Stefaan Van den Bremt el Belgio, María Soledad Quiroga el Bolivio, Lucila Nogueira el Brazilo, Monique Ilboudo el Burkino, José Luis Hopffer el Kabo-Verdo, Marcel Kemadjou Njanke el Kameruno, Al Hunter el Kanado (Anaŝinaaba nacio), Jaime Luis Huenún el Ĉilio (Mapuĉa nacio); Álvaro Miranda, Ricardo Cuéllar, Mery Yolanda Sánchez, Alberto Vélez, José Ramón Mercado, Felipe Agudelo, Andrea Cote, Lucía Estrada, Víctor López Rache, Darío Villegas, Orlando López, Ángela Tello, Catalina González, Clemencia Sánchez, Viviana Restrepo, Diana Berrío, Eliana Maldonado, kaj Allan Luna el Kolombio; Osvaldo Sauma el Kostariko; Omar Pérez, Pedro de Oraá, Rito Ramón Aroche, Charo Guerra kaj Alberto Rodríguez Tosca el Kubo; Iván Oñate el Ekvadoro; Sayed Hegab kaj Ahmed Al-Shahawi el Egiptio; Nora Méndez el Salvadoro; Antonio Porpetta kaj Guadalupe Grande el Hispanio; Quincy Troupe el Usono, Lenrie Peters el Gambio, Merle Collins el Grenado, Rosa María Chávez el Gvatemalo, Al Creighton el Gujano, Spiros Vergos el Grekio, Francesca Randazzo el Honduro, Muhsin al-Ramli el Irako, Elisa Biagini el Italio, Linton Kwesi Johnson el Jamajko, Mohammed Al-Nabhan el Kuvajto, Bassam Hajjar el Libano, Claudine Kranz el Liĥtenŝtejno, David Rubadiri el Malavio, Jorge Miguel Cocom Pech el Meksiko (Majaa nacio), Macario Matus el Meksiko (Zapoteka nacio), Gioconda Belli el Nikaragvo, Adamou Idé el Niĝero, Toyin Adewale-Gabriel el Niĝerio, Michael Harlow el Nov-Zelando, Hans C. ten Berge el Nederlando, Katia Chiari el Panamo, Odi Gonzáles el Peruo (Keĉua nacio), Soad Al-Kawuari el Kataro, Kendel Hippolyte el Sankta Lucio, Amadou Lamine Sall el Senegalo, Vince Fasciani el Svislando, Cynthia James el Trinidado kaj Tobago; Néstor Francia kaj César Seco el Venezuelo; kaj Eduardo Espina el Urugvajo.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361