2006-04-14

15a de aprilo: naskotago de Euler

La sabato 15a de aprilo estas taŭga por memori pri la granda matematikisto Leonhard EULER [prononcu: Ojler], kiu naskiĝis en tiu ĉi dato, 299 jarojn antaŭe. Euler estis la plej fekunda matematikisto en la tuta historio: Li estis la aŭtoro de proksimume triono el ĉiuj publikaĵoj pri esplorado en matematiko, matematika fiziko kaj mekaniko aperintaj dum la lastaj tri kvaronoj de la 18a jarcento. Multaj verkoj liaj estis publikigitaj post lia morto (en la jaro 1783), en la jaro 1910 jam estis aperintaj 866 verkoj. Ekde 1911 oni entreprenis la taskon publikigi la tutan verkon lian, tasko kiu verŝajne ankoraŭ ne finiĝas. Mi ne posedas pli novan informon ol jena: ĝis 1997 oni publikigis 80 volumojn kun pli ol 40000 paĝoj, sed tiutempe ankoraŭ mankis multaj verkoj, precipe tiuj faritaj kiam Euler loĝis en Rusio.
Por mi, sufiĉas la beleco de tiu rilato inter kvin gravaj nombroj:
e (=2.71828182...)
i (=√-1)
π (=3.14159...)
1
nulo
Mirinda!

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Tre bonega artikolo! Gratulon :) Sed mi ankoraŭ havas problemojn pro Euler, do mi prefere ŝatas Newton kiel plejklera matematikisto :P

4/15/2006 09:18:00 p. m.  
Blogger MCG diris ...

Estis ankaŭ mia naskiĝtago...

4/20/2006 12:53:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361