2006-04-03

Birdoj naskiĝos fronte al mia balkono

Fronte al la balkono de mia nova loĝejo estas iom altaj arbedoj, kaj tie mia edzino ekvidis birdon en nesto, kiu restis tie dum horoj preskaŭ senmova; ŝajnis ke temas pri birdino kiu kovas ovojn. Mi profitis la okazon por kapti kelkajn fotojn: [klaku sur ĉiun foton por vidi ĝin granda]

Kaj, subite, la birdino ekflugis lasinte la neston, tiel ke mi, staranta piedpinte, povis rigardi ke fakte ŝi kovadas du ovojn [klaku sur la foton por vidi ĝin granda]:

Estas mirinde kiel ŝi konstruis la neston: Oni rimarkas ke ŝi ne nur atingis la necesajn arbedbranĉetojn por meti ilin "iaforme" sed ŝi kurbigis kaj kunplektis la branĉetojn por fari kvazaŭ korbon. Mirinde!.
Mi esperas sukcese foti la etulojn frue post kiam ili eliras el siaj ovoj, kaj kompreneble afiŝi tiujn fotojn en tiu-ĉi blogo.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Blogger STiRER diris ...

Nada mas por estar registrtado en blogscolombia deberia tener una version en castellano de sus posts.

4/03/2006 12:27:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Ĉarmaj fotoj. Mi ĉiam volis vidi, kiel la birdo metas la *unuan* branĉeton... sed mi neniam tiel bonŝancis.

Ken

4/06/2006 07:41:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361