2006-02-25

Nova homoida roboto el Koreio

roboto RXKomence de ĉi-monato estis publike diskonigita, far la korea kompanio Robotis, nova homoida roboto kapabla kuradi. La nova roboto, 60 centimetrojn alta, kaj kies nomo estas RX, povas "kuradi" je 8.3 metroj/minuto. La nuraj aliaj du konataj kurivaj homidaj dukruraj robotoj estas: la pli rapida Asimo de Honda, kaj la -bedaŭrinde mortinta- Qrio de Sony. Interesa novaĵo pri la nova roboto, estas ĝia konstruado pere de normigitaj blokoj, kiuj ebligas konstrui aliformajn robotojn, laŭ diro far S-ro Kim Byoung-soo, ĉefo en la malgranda kompanio, al ĵurnalistoj.

Antaŭe mi raportis pri aliaj homoidaj robotoj de Koreio en artikoloj ligitaj jene: [1] [2] [3] [4].

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361