2006-02-15

Malnova foto mia retrovita

Kelkajn tagojn antaŭe mi legis kun intereso blogaĵon de amikino Eriketo, pri siaj prauloj, blogaĵo kiun ŝi ilustris per malnova foto. Koincide ankaŭ malnovan foton trovis mia fratino, kvankam ĝi ne estas tiom malnova kiel tiu afiŝita far Eriketo!. Mia fratino surprizis min agrable per la retrovo de foto mia, el kiam mi estis juna knabo. Tiaj fotoj de infano "studanta" estis tre popularaj en mia urbo en tiu epoko. Fotistoj vizitadis la lernejojn kaj profitis la kompreneblan interesiĝon de la gepatroj por kapti fotojn de siaj gefiloj. Ĉu patro ne aĉetus tian memoraĵon tiutempe kiam fotiloj ne estis tiom oftaj en la hejmoj?.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Tio memorigas min pri eta komerca entrepreno kiun mi faris dum armea deĵoro. Fotisto amiko mia fotadis niajn kunsoldatojn en imponaj pozoj; mi lernis riveli la filmojn, uzante ekipaĵojn en la surbaza "hobiejo". Tiel ni du produktadis sufiĉe bonajn portretojn po $5, kiujn niaj kamaradoj povis hejmensendi.

Ken

2/16/2006 07:01:00 a. m.  
Blogger Eriketo diris ...

Interese. Vi aspektas tre studeme :-)

Eriketo

2/23/2006 09:30:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361