2006-02-03

Emociigeco kaj priskribeco de mesaĝoj

- Ĉu sondisko kun la registro de hodiaŭaj novaĵoj elsenditaj per radiostacio estos vendebla produkto?, Ĉu la homoj, ĝenerale, ŝatos ree aŭskulti tian sondsikon postmorgaŭ? la venontan jaron?, des pli ke la novaĵoj havas multajn detalojn kaj eble oni volus aŭskulti ilin plurfoje por kapti ĉion pli bone.
- Ĉu sondisko kun kanzono de tre simplaj versoj estas vendebla produkto?, Ĉu la homoj, ĝenerale, ŝatos ree aŭskulti tian sondsikon postmorgaŭ? la venontan jaron?, Kial?, se la kanzono estas facile parkerigebla je la unua aŭdado ?

Mi rimarkas du malsimilajn proprecojn de iu ajn mesaĝo aŭ informo el vidpunkto de la rilato inter ĝi kaj homo:

1e Ĝia kapablo veki homajn emociojn, plimalpli nepriskribeblajn. Ĉi tion mi nomas ĝia Emociigeco
kaj
2e Ĝia kapablo esti racie "komprenata", plimalpli senemocie, kion mi nomas ĝia Priskribeco

Mi klarigas ke tiun klasigon mi faras laŭ la unua, baza, efiko de mesaĝo sur la homo: Do, Ĉe Emociigeco, povas ankaŭ okazi iu "racia" komprenado aŭ priskribo, sed tio estas posta reago (post la emocia baza reago), kaj siavice, Ĉe Priskribeco, ankaŭ povas vekiĝi ia emocio, sed tio estas posta reago (post la racia baza reago).

Etiquetas:

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Via skemo estas interesa! Sed kien vi metus nuran distraĵon, kiun oni atentus nur por pasigi la tempon, ekzemple televidan "sitcom"? Kaj ĝia emocia kaj ĝia priskriba enhavo ŝajnas al mi minimumaj.

Se vi ekskludas tiajn aferojn baze de ilia manko de veraj "mesaĝoj" tio levas la demandon, ĉu la muziko vere enhavas "mesaĝojn"? Tikla afero... :)

Ken

2/05/2006 08:45:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361